Usona respondo al pandemio falas en abismon pro ĝia scienco forkaptita de politiko

Henggang Publikigita: 2020-09-15 15:43:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nun la nombro de la infektitoj per la nova kronviruso jam proksimiĝis al 6,5 milionoj, inter kiuj estas ĉirkaŭ 200 miloj da mortoj. Pri tio usona gazeto Times lamentis, ke tio estas malvenko kun usona stilo. Ŝajne la faktoj estas pli severaj. Usona mediato CNN diris, citante raporton de la Lernejo pri Publika Sano sub la Universitato de Kalifornio en Berkeley, ke la vera nombro de infektitoj eble estas pli grada trioble ĝis dudekoble ol la konfirmita. Tio subtenas rezulton publikigitan de la usona Centro de Regado kaj Prevento de Malsanoj en fino de julio, ke la nombro de kazoj en Usono jam multe superis anticipon.

Kiel la sola supera potenco de la tuta mondo, kial Usono tiel terure regas kaj preventas la epidemion? Thomas Frieden, ĝenerala direktoro de la usona Centro de Regado kaj Prevento de Malsanoj, diris rekte, ke la respondo prenita de tiu registaro malsukcesis, kaj en ĝi mankas detalaj rimedoj. Oni povas trovi surbaze de kondukoj de usonaj politikistoj depost eksplodo de la pandemio, ke ekde la unua momento la politiko forkaptis la sciencon, pro kio la usona respondo al la pandemio malsukcesis kaj falis en abismon.

Multaj fakuloj pri sano diris, ke la travidebleco kaj komunikado de informoj ludas ŝlosilan rolon en batalo kontraŭ la pandemio, tamen ŝajne la usona registaro prenas kaŝadon de faktoj por malhelpi disvastigon de la pandemio. Bob Woodward, fama raportisto de la ĵurnalo The Washington Post , lastatempe malkaŝis per sonregistro dum intervjuo, ke usonaj gvidantoj jam konis la altan inflekteblecon kaj letaleco de tiu viruso en februaro, kelkajn semajnojn antaŭ ol Usono konfirmis la unuan mortokazon de la nova kronviruso, sed ili ĉiam nomis ĝin nur gripon kaj eĉ diris, ke la viruso malaperis kiel magio.

La usonaj polikistoj ne nur tiel faras, sed ankaŭ donas premon al sciencistoj kaj malhelpas voĉojn el departementoj pri sano por konfuzi la publikan opinion. Nancy Messonnier, direktoro pri imuneco kaj spirmalsanoj, faris averton en februaro al publiko, ke la vivo kaj vojaĝo eble estos influitaj en estonteco, kaj poste li neniam aperis en gazetara konferenco de la Blanka Domo. Anthony Fauci, pintklasa fakulo pri inflektaj malsanoj, ankaŭ multfoje estis forpuŝita kaj subpremita de la usona registaro. En la lastaj tagoj, usonaj oficistoj pri sano multfoje modifis la Raporton pri Malsaniĝo kaj Morto, publikigitan de la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, por eviti malefikon de politikaj informoj de la gvidantoj.

Kulpigo fariĝis nemankigebla prezentado de usonaj politikistoj por ĵeti respondecon kaj turnigi alies atenton. Tiuj, inkluzive de Ĉinio, la Monda Organizo pri Sano, la Eŭropa Unio kaj internaj opoziciuloj, estas iliaj celoj de kulpigo. En la lastaj tagoj, la usonaj gvidantoj ripetis en la gazetaraj konferecoj de la Blanka Domo ĉenajn mensogojn, ke ĉiuj respondecoj apartenas al Ĉinio, la eraroj devenas el Ĉinio kaj aliaj. Usonaj retanoj kritikis, ke li diris nenion pri la morto de ĉirkaŭ 200 miloj da homoj.

Kaŝado, kontraŭsaĝeco, kulpigo kaj aliaj prezentado de usonaj politikistoj alportis la socion kaj la publikon al la profunda krizo. La enketo de la esplora centro Pew montris, ke plejparto de usonaj civitanoj donis malfidajn voĉojn al la usona registaro pro malhonestaj movoj de politikistoj, sentravidebleco de prenitaj rimedoj kaj perdo de respondeco al la popolo.

Dividu