Germana fakulo: Ĉinio kaj EU estas sur konstruema vojo

Publikigita: 2020-09-15 23:33:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Michael Borchmann, eksa estro de la departemento pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj de la germana ŝtato Hessen kaj honora konsilisto de la departemento pri akcelo de investo en la ĉina Ministerio de Komerco, verkis artikolon pri la videokonferenco de gvidantoj de Ĉinio, Germanio kaj la Eŭropa Unio.

Borchmann diris, “Laŭ mi, la 14a de septembro 2020 estas bona tago. Tiutage ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis per videoligo kun gvidantoj de la EU, inkluzive de prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel, prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen, kaj Angela Merkel, ĉefministro de Germanio, deĵoranta prezidanto-lando de la EU. Komence de la kunveno, Xi alvokis Ĉinion kaj la EU persisti en paca kunekzisto, malfermo kaj kunlaboro, multflankismo, dialogo kaj konsiliĝo, kaj antaŭenigi la duflankajn rilatojn por stabila disvolviĝo. Kian rezulton atingis la kunveno? Germana ĉefministro Merkel estis kontenta pri la kunveno, dirante , ke ĝi estis bona, publika kaj sincera komunikado. La du flankoj konsentis starigi altnivelajn dialogajn mekanismojn pri klimato kaj medio kaj pri cifereca sektoro por plifortigi la duflankan partnerecon. Krome, rilate al interkonsento pri investo, kies intertraktado daŭris en kelkaj jaroj, Von der Leyen klarigis la atingitajn rezultojn kaj restantajn diverĝojn. Laŭ plano,la intertraktado estos finita antaŭ la fino de la kuranta jaro. Pri tio Merkel diris, ke la kunveno liveris “politikan puŝon” al la plano, kaj ĝi estas atingebla.”

Li diris, “Tio estis unu el la gravaj aktivadoj por Germanio de post kiam ĝi transprenis la prezidantecon de la EU en la 1a de julio, kaj la celo estis diskuti pri kiel alĝustigi rilatojn de la EU kun ĝia komerca partnero Ĉinio. Konkrete, la du flankoj definitigos la interkonsenton pri investo, reasertos klopodojn por komuna traktado de klimatŝanĝiĝo kaj diskutos pri la rolo de Ĉinio en Afriko.”

Borchmann diris ankaŭ, “Merkel emfazis, ke la EU iros plu kune kun Ĉinio sur la konstruema vojo, kaj aldonis, ke se la epidemia situacio permesos, la planita pintkunveno estos okazigita, sed bedaŭrinde, ke plenforma kunveno ne povas esti okazigita dum la oficperiodo de Germanio kiel la deĵoranta prezidanto-lando de la EU. Tial Michel jam invitis Xi iri al Bruselon por ĉeesti la kunvenon.”

Dividu