Spertulo pri packonservado: Ĉina armeo estas firma forto de packonservado por mondo

Henggang Publikigita: 2020-09-18 18:37:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Konservado de paco kaj kvieto de la mondo estas la komuna akcelo kaj misio. La ĉina regiataro kaj popolo ĉiam rigardas ĝin kiel sia propran respondecon. Tiu jaro markas la 75an datrevenon de la fondiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ankaŭ 30an datrevenon de la tago, kiam la ĉina armeo partoprenis en la packonserva agado de la UN. En la pasintaj 30 jaroj, Ĉinio amplekse fortigas la subtenon al la agado kaj jam fariĝas la ŝlosila forto en la la agado. Nia programo invitis He Xing, direktoron de la insitituto pri internacia packonservo de la Universitato pri Internaciaj Studoj por diskutado pri la packonserva situacio kaj la ĉina kontribuo.

He diris, ke nun la mondo frontas al ŝanĝiĝanta situacio senprecedenca en cent jaroj. Paco kaj disvolviĝo ankoraŭ estas la ĉefaj temoj de la epoko, sed aldoniĝas la pli seriozaj kaj multaj riskoj kaj defioj. Ordinaraj kaj neordinaraj minacoj disvastiĝas, protektismo kaj unuflankismo leviĝas, kio kaŭzas atakon al la tutmonda regada sistemo. UN troviĝas ĉe la kerno de la multflanka sistemo de la tuta mondo kaj grava tereno de multflanka diplomatio, fondinta post la dua Monda Milito. La packonserva agado de la UN sur la sistemo de kolektiva sekureco estas grava praktiko de la multflankeco kaj grava rimedo por respondi al regionaj demandoj, kiu plejparte kunigas la fortojn de la internacia komunumo kaj favoras al solvo de la paca deficito. La agado estas ankaŭ grava platformo por konservi la multflankan mekanismon, kiu povas antaŭenigi la mondan regadon kun la spirito de komuna intertraktado, komuna konstruado kaj komuna gajno, kaj favoras al solvo de la regada deficito. La agado povas aldoni fidon kaj kunlaboron pri paco kaj sekureco al la internacia komunumo, kaj favoras al solvo de la fidan deficito.

He estas ankaŭ supera inistruisto de la Centro pri Packonservaj Aferoj sub la ĉina Ministerio de Nacia Defendo. Li diris, ke aprile de 1990 la armitaj fortoj de Ĉinio sendis 5 militajn observantojn al la kontrolado de UN pri haltigo de milito, kio komencis la brilan historion de Ĉinio en packonserva agado de la UN. Ĝis 2000, Ĉinio sendis militajn observantojn kaj oficirojn al agado ĉe landlimo inter Irako kaj Kuvajtio kaj en okcidenta Saharo, Kamboĝo, Mozambiko, Liberio, Siera-Leono, Etiopio kaj aliaj landoj kaj regionoj. En tiu periodo, la ĉinaj armitoj kontrolis la plenumon de militĉesigaj konsentoj ĉefe per patrolado, observado kaj raportado, kio faris grandan kontribuon por daŭrigi la interkonsentojn, redukti konfliktojn kaj konservi regionan pacon. Ĉinio sendis inĝenierajn trupojn de pli ol 800 homoj respektive en 1992 kaj 1993 al Kamboĝo, kiuj ĉefe respondecas pri protektado al provizora aŭtoritato de Kamboĝo kaj konstruado pri infrastrukturo, kiuj ludis gravan rolon en antaŭenigo de paca procezo en Kamboĝo.

Post komenco de la 21a jarcento, la tasko de la packonserca agado marŝas al multflankeco kaj estis etendita al prevento de konfliktoj, akcelo de paca procezo, reformado de sekureca konsilio, restarigo de socia stabiligo kaj aliaj. Laŭ ŝanĝigo de la agado, la ĉina armeo pliigis subtenon per pli multaj membroj de armitaj fortoj al la agado. Aprile de 2013, la ĉina armeo sendis trupojn da pioniraj unioj kaj medicinaj unioj al Kongo (oro), kaj poste sendis trupojn al Liberio, Libano, Sudano kaj aliaj landoj kaj regionoj. Ĝis 2009, Ĉinio fariĝis la plej granda lando kun nombro de armitoj de la Sekureca Konsilio. Ekster milita agado, la ĉinaj packonservaj trupoj liveris fortan loĝistikan subtenon al la plenumo de packonserva agado, kio ludis gravan rolon en postmilita rekonstruado kaj boniĝo de la popola vivo.

En la nova epoko, la packonservaj fortoj de Ĉinio turniĝas al la multflanka disvolviĝo. En decembro de 2013, Ĉinio sendis al la projekto en Malio gardistan union kun 170 homoj, kiu estas la unua sekureca trupo de Ĉinio sendita al la agado. En januaro de 2015, la ĉina armeo sendis al la delegacio de la UN en sudsudana projekto infanterian batalionon pri packonservo kun 700 homoj. En 2017 la ĉina armeo sendis helikopteran union kun 140 homoj al la afrikuni-darfura miksa projekto, kio estas la unua partopreno de aeraj fortoj de Ĉinio. Dum tiu periodo, la ĉinaj fortoj ludas gravan rolon en protektado al ordinaraj vivoj kaj membroj de delegacioj, kaj sekureco de bazaj instalaĵoj.

Dividu