Diskriminacio ne venkos viruson

Mirinda Publikigita: 2020-09-22 10:52:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ informo de Reuters en la 17a de septembro, la Internacia Federacio de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento avertis ĵaŭde, ke la nova kronviruso seriozigis diskriminaciojn al enmigrintoj kaj fremdlandanoj de aziaj landoj. La institucio enketis pri 5 000 homoj de Indonezio, Malajzio, Birmo kaj Pakistano kaj preskaŭ duono de la enketitoj atribuis la disvastigon de la nova kronviruso al specifa amaso, ekzemple ĉinoj, enmigrintoj kaj fremdlandanoj.

La viruso ne havas ŝtatanecon kaj la epidemio ne distingas rasojn. Ĉinio, same kiel aliaj landoj en la mondo, estas suferanto de la epidemio. Neniu individuo kaj lando intence disvastigis la viruson. Plendo kaj diskriminacioj al specifaj nacioj aŭ rasoj solvos nenion. Sciencaj preventaj rimedoj, komuna kono kaj kunordigo de la tuta socio kaj internacia kunlaboro estas efikaj rimedoj por venki la viruson.

Dividu