Kian UN-on la mondo bezonas? “Ĉinaj porpledoj” solvis “la epokan demandon”

Ĝoja Publikigita: 2020-09-22 23:00:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"Antaŭ novaj situacioj kaj novaj defioj ni devas serioze pripensi: kian UN-on la mondo bezonas?Kiel UN ludos rolon en la postepidemia epoko?" La epokan demandon sendis ĉina prezidanto Xi Jinping en altnivela kunveno memorfestanta la 75an datrevenon de UN la 21-an de septembro. Xi elmetis la kvar proponojn, ke en la postepidemia epoko UN devu subteni senpartiecon, strikte praktiki regadon laŭ leĝoj, akceli kunlaboron kaj koncentriĝi sur agadon kaj donis "la ĉinan solvon". Xi refoje en la ŝlosila punkto de ŝanĝiĝo de internacia situacio kaj por la estonteco de la homaro amasigis komunajn konojn, direktis disvolvon de UN en la postepidemia epoko kaj ĵetis certecon, fidon kaj esperon al la necerta mondo, kiu troviĝas en vojkruciĝo, post lia ĉeesto al serio da altnivelaj kunvenoj memorfestantaj la 70an datrevenon de UN en 2015 kaj lia partopreno en jarkunveno de Monda Ekonomia Forumo kaj vizito al la ĉefstabejo de UN en svisa Ĝenevo en 2017.

Antaŭ 75 jaroj diversaj landoj de la mondo fondis UN-on el la decidemo "evitigi la posteulojn resuferi militojn, kiujn mizere travivis la nunaj generacioj de la homaro." En la lastaj 75 jaroj UN ludis neanstataŭigeblan rolon, tial forestis nova monda milito kaj kontroliĝis multaj lokaj konfliktoj, pli ol miliardo da homoj sin liberigis el malriĉeco kaj grande progresis aferoj pri homaj rajtoj en la mondo.

Nun la mondo travivas grandan ŝanĝon nerenkontitan en lastaj centoj da jaroj kaj pandemio de la kronvirusa malsano pliseverigas la ŝanĝon. Aparte leviĝis protektismo, unuflankismo kaj tiranaj agaĉoj, tre malmultaj landoj kaj individuoj urĝe "ĵetis siajn respondecojn sur aliulojn", "retiris sin el internaciaj organizaĵoj" kaj "senligis sin kun aliaj", intence instigis kontraŭojn de ideologio, eĉ kriegis lanĉon de “nova malvarma milito” kaj vane celis, ke la mondo refoje eniru en disigon kaj kontraŭstaron. En tiu ĉi ŝlosila tempo la mondo bezonas pli fortan UN-on ol antaŭe. La kvar proponoj de Xi en sia parolado enkorpigas lian profundan konon kaj profundan penson pri la ŝanĝo de la nuna monda situacio, heredas la spiriton de la Ĉarto de UN kaj forte celas la nunan realon, havas gravan signifon por defendi plurismon kaj montras respondecon de gvidanto de granda lando pri monda paco kaj disvolvo kaj pri la estonto de la homaro.

Pri la propono, ke UN devu subteni senpartiecon, Xi substrekis, ke malgraŭ grandeco ĉiuj landoj devas respekti unu la alian kaj esti egalaj. Pri la propono, ke UN devu strikte praktiki regadon laŭ leĝoj, Xi emfazis, ke principo de la Ĉarto de UN estas la bazo por trakti internaciajn rilatojn. Pri la propono, ke UN devu akceli kunlaboron, Xi emfazis, ke dialogo anstataŭas konflikton, interkonsento minacon kaj komuna gajno ludon je nula sumo, kio utilas al komuna disvolvo.

Alfrontante tutmondajn defiojn sur kampoj de sekureco, disvolvo kaj homaj rajtoj, Xi substrekis, ke UN koncentriĝu sur agadon.

En la altnivela kunveno Xi reasertis la starpunkton de unu Ĉinio kaj emfazis "firme protekti la internacian sistemon kun UN kiel kerno, firme protekti la internacian ordon kun internacia leĝo kiel bazo kaj firme protekti la kernan rolon de UN en internaciaj aferoj". Cavins Adhill, kenja fakulo pri internaciaj aferoj, profunde konsentas la kvar proponojn de Xi kaj opinias, ke nun Ĉinio ludas pli kaj pli gravan rolon en internaciaj aferoj, kion enkorpigas protekto de plurismo kaj akcelo de tutmonda kunlaboro.

"Ni ĉiam estas la praktikanto de plurismo." Jen la firma promeso farita de Xi al la mondo!

Dividu