Usona politikisto estas vera minaco al la tutmonda mediprotektado

Xiong Linping Publikigita: 2020-09-25 22:46:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe en sia parolado en la kunveno de la Ĝenerala Asembleo de UN usona gvidanto, spite al faktoj, publike kalumniis la penadon de Ĉinio en mediprotektado, kaj, fierigante sin per la eltiriĝo de Usono el la “Pariza Interkonsento”, senhonte proklamis, ke Usono estas ja kontribuanto de la tutmonda mediprotektado. Senrespondece, Usono retiris sin el la “Pariza Interkonsento”, kio ja estas kolosa minaco al la tutmonda mediprotektado.

Homoj kun akravida okulo povas vidi, ke la usona politikisto, okaze de la kunveno de la Ĝenerala Asembleo, faris atakon al Ĉinio, kun la celo transigi la enlandajn kontraŭojn sur alian landon kaj reteni la disvolvadon de Ĉinio. Sed vero estas vero. Kia estas la mediprotektado de Ĉinio? Faktoj estas ja plej bona atesto.

En tiu ĉi kunveno de la Ĝenerala Asembleo la ĉina plej alta gvidanto Xi Jinping klare diris, ke Ĉinio faras sian plejeblon por ke la ellaso de karbona dioksido atingu zeniton en 2030, kaj antaŭ 2060 realiĝu karbona neŭtreco. Tiu firma promeso spegulas la respondecon de granda lando kaj estas ĝenerale bonvenigita de la internacia komunumo. En la 23a de septembro la germana mediprotekta ministerio diris, ke la promeso de Ĉinio alportas pli da movforto al aliaj landoj. La brita gazeto “Naturo” en la sama tago diris, ke en la ekvilibrigo inter ekonomia disvolvado kaj mediprotekta kontrolado Ĉinio havas spertojn de kelkdek jaroj, kaj tio donas gravan utilon al la monda biodiverseco.

Sed en la okuloj de iuj usonaj politikistoj tiuj meritoj faritaj de Ĉinio nevideblas. Ili agas kiel struto, kiu metas sian kapon sub sablon, kaj intencas per mensogoj trompi la mondon. Ili volas per tio kaŝi siajn malbonajn agojn en la protektado de la medio.

Estas evidente, ke tiuj usonaj politikistoj, kiuj kalumnias Ĉinion, estas ĝenofarantoj sur la problemo de mediprotektado kaj detruanto de la kunlaboro por klimata ŝanĝiĝo. Ĝuste kiel la brita ĵurnalo Guardian taksis, ke en la solvo de la krizo de nia planedo usonaj politikistoj igas la mondon fari grandan retropaŝon.

Dividu