Pirata intenco de Usono nepre restos vane

Henggang Publikigita: 2020-09-27 19:33:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la patrina kompanio ByteDance de la interreta video-divida platformo TikTok atingis principan konsenton kun du usonaj kompanioj Oracle kaj Wal-Mart. Tamen laŭ publikaĵo de la usona flanko, tiu konsento sendube estas neegala kaj nur usona forpreno per ruzo de “komerca kunlaboro”.

Laŭ la usona versio de la konsento, ĉinoj povas okupi nur unu lokon en la direkcio konsistanta el kvin homoj, kaj la restaj estos usonanoj. La nomumo de la direktanto, kiu speciale respondecas pri ŝtata sekureco, devas esti aprobita de la usona registaro. Samtempe, Oracle povas viziti la fontkodojn kaj ĉiujn novaĵojn de TikTok, kio signifas, ke la usona flanko povas rekte kapti kernajn teknikojn de TikTok kaj ankaŭ ĝia ĉina versio. Post publikigo de la konsento, la politikistoj de la Blanka Domo senkaŝe diris, ke se la usonaj kompanioj ne povas ĉiuflanke regi TikTok, la registaro ne aprobos la konsentojn. Ĝis nun, estis tute malkaŝita la intenco de la usona registaro por regrajto kaj kernaj teknikoj de la platformo.

Ŝtata sekureco estas ripeta preteksto en la komplotado de insido kontraŭ la ĉinaj entreprenoj, ĝuste kiel ili batalis kontraŭ la kompanio Huawei. Tamen ĝis nun ankoraŭ ne aperis ĉia ajn pruvo subteni al la “usonaj akuzoj”. Usona ĵurnalo WIRED montris post profunda esploro, ke la informa kolektado de la platformo TikTok estas nenio speciala kun iu ajn reklama kompanio.

La datumo montris, ke la platformo estas populara en junulara grupo kun elŝuldado de ĉirkaŭ 400 milionoj kaj viglaj klientoj de 90 milionoj. La agoj de la usonaj politikistoj malkaŝas ĝiajn senkapablecon. Ili ne konsideras pri la progreso per klopodoj kaj justa konkureco, sed intencas perfortan okupon.

Fakte la internacia komunumo ne povas forgesi la usonajn rimedojn al la progresintaj entreprenoj, inkluzive de Toshiba, Alston, Huawei kaj aliaj. Rusa raportisto Andrei Karaczynski diris en sia komento, ke Usono ne povas fari egalan dialogon antaŭ interesoj eĉ kun sia alianco. Do la internacia komunumo devas solidariĝi kaj firme doni oponon al la epoka pirato Usono.

Dividu