Agado de usonaj politikistoj kontraŭ ĉinaj firmaoj malobservas leĝojn

Yu Publikigita: 2020-09-28 21:35:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Federacia juĝisto dimanĉe decidis ĉesigi la malpermeson de la registaro de Trump al la populara video-divida programo TikTok, nur kelkajn horojn antaŭ la planita validiĝo de diskutata malpermeso. ByteDance, la ĉina gepatra kompanio de TikTok, antaŭe prezentis peton pri prepara malpermes-ordono kontraŭ la ago. La decido de la federacia juĝisto signifas, ke la teknika kompanio kun stabejo en Los-Anĝeleso nun povas funkcii sen interrompo almenaŭ ĝis plena kortuma aŭskultado.

Tio estas refoja haltigo de administra malpermeso de la usona registaro al ĉina teknologia kompanio, post kiam la nord-kalifornia federacia kortumo urĝe haltigis la malpermeson al WeChat, kio refoje pruvis, ke la blokado kontraŭ ĉinaj teknologiaj kompanioj fare de la usona registaro havas neniun leĝan bazon, kaj tia hegemonia konduto malplaĉas al la popolo.

Iuj analizantoj rimarkigis, ke la usona registaro asertis, ke TikTok misuzis informojn de la uzantoj, sed eĉ la Centra Informa Buroo konfesis, ke neniu atesto montris, ke la ĉina registaro akiris informojn el TikTok. Sen iu ajn atesto, tamen TikTok estis akuzita pri “minaco al nacia sekureco de Usono”. La usona registaro devigis la kompanion ByteDance vendi la negocon de TikTok en Usono. Ĝi senhonte agis kontraŭ la principoj de merkata ekonomio kaj justa konkurenco kiel rabisto.

La Germana Banko skribis lastatempe en sia raporto, ke ekde la 1970-aj jaroj la grado de kunfandiĝo inter la du sciencteknikaj sistemoj de Ĉinio kaj Usono estas senprecedenca, kaj se ili estus disigitaj, la kosto estos terure doloriga kaj tre granda. Evidente, la usona ideo pri teknologia hegemonio agas kontraŭ historia leĝo kaj certe suferos historian punon.

Dividu