La rasisma dilemo deŝiras la hipokritecon de "usonaj homaj rajtoj"

Lucia Publikigita: 2020-09-30 21:39:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 45a kunveno de la Homrajta Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, Svislando, ĉiuj flankoj esprimis atenton kaj zorgon al usona prevento kaj regado de la epidemio, kiu elmontris grandan nombron da malobservoj de homaj rajtoj kaj rasa diskriminacio.

Delonge, rasa diskriminacio iras kune kun la disvolviĝo de Usono. Ekzemple, laŭhistorie, por akiri teron, la indianoj preskaŭ estis ekstermitaj de Usono; por akiri laboron, Usono aĉetis sklavojn de Afriko. Ĵurnalo the New York Times montris, ke la traktado de Usono al indianoj estas la "plej hontinda ĉapitro" en la historio de tiu ĉi lando.

La diferenco en haŭta koloro estas aparte evidenta en la kampo de polica agado. Laŭ statistiko, de 2013 ĝis 2019, ĉiujare inter miliono da homoj en Usono, ĉirkaŭ 2,5 blankuloj estas mortigitaj de polica perforto, dum la nombro de nigruloj estas 6,6, 2,6-oble pli granda ol tiu de la blankuloj.

Ĝis nun pli ol 200 000 homoj mortis pro kronvirusa malsano en Usono, sed iuj usonaj politikistoj ankoraŭ ne realigis la severecon de la situacio kaj senĉese etiketis viruson per ofendo. Ni volas diris, ke dissemo de politika viruso ne faros iun ajn landon reprospera.

De historio ĝis nun, usona institucia rasa diskriminacio kaŭzis seriozan socian konflikton kaj dividiĝon.

Lastatempe multaj eksaj altrangaj oficialuloj kritikis la nunan usonan registaron, dirante, ke "Usono havas la plej malbonan respondon al la epidemio" kaj "socia ŝirado erozias nin".

Dividu