Ĉina nova disvolva dispozicio antaŭenigas revigliĝon de monda ekonomio

Jianping Publikigita: 2020-10-03 15:11:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dum la feriaj tagoj de la Nacia Tago kaj la Aŭtun-meza Festo, ĉinoj gajnintaj pozitivajn rezultojn en regado de la epidemio havas tre altan entuziasmon de konsumado. Laŭ donitaĵoj de ĉinaj kulturaj kaj turismaj departementoj, en la unua tago de la ok-tagaj ferioj la tuta lando akceptis sume 97 milionojn da enlandaj turistoj, restaŭrante 73,8%, kaj realigis turisman enspezon de 76,65 miliardoj da juanoj, restaŭrante 68,9%. La senĉese revigliĝanta konsumado helpas Ĉinion iom post iom formi novan disvolvan dispozicion, kun enlanda cirkulado kiel la ĉefa korpo kaj reciproka akcelado de la enlanda kaj internacia cirkuladoj.

De la eksplodo de la internacia financa krizo en 2008, la monda ekonomio ĉiam entas en profunda reguligado. Kun la influo de la nova kronvirusa malsano kaj batado de unuflankismo kaj protektismo al la industria kaj proviza ĉenoj, la mondo iras tre kompleksan kaj malfacilan vojon de ekonomia revigliĝo. Sed la ĉina ekonomio alportas lumon. Precipe en aŭgusto pluraj ekonomiaj donitaĵoj de Ĉinio turniĝis de negativaj al pozitivaj kaj donis novan esperon al la monda ekonomio. Laŭ komunikaĵo publikigita de Organizo por Ekonomia Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD), en la dua trimestro de la kuranta jaro la ekonomio de plejpartaj membroj de la Grupo 20 havis senprecedentan falon, kaj Ĉinio estis la sola membro, kiu realigis pozitivan kreskadon de la ekonomio.

Fakte jam en 2008, kiam eksplodis la internacia financa krizo, la ĉina ekonomio ekturniĝis al enlanda granda cirkulado kiel la ĉefa korpo. De tio ni povas vidi, ke la nova disvolva dispozicio formiĝis nature sur la bazo de la pasinta longtempa praktikado kaj plene konformiĝis al la disvolva tendenco de la ĉina ekonomio. Ĉinio havas grandan merkaton de 1,4 miliardoj da loĝantoj kaj 400 milionoj da mezklasaj konsumantoj. Samtempe Ĉinio havas la plej kompletan kaj plej grandskalan industrian kaj provizan sistemon.

Ni devas montri, ke la nova disvolva dispozicio tute ne signifas fermitan enlandan cirkuladon, sed malfermitan enlandan kaj internacian duoblan cirkuladon, kiu pli kompakte ligos la ĉinan ekonomion kun la monda ekonomio.

71 jaroj pasis, kaj la nova Ĉinio denove staras ĉe la nova historia startpunkto. Ĉinio, kiu iras en la antaŭa vico de la mondo en regado de la epidemio kaj revigligo de la ekonomio, klopodos rapidigi konstruadon de la nova disvolva dispozicio, senĉese vastigos spacon por la disvolviĝo de la ĉina ekonomio kaj aldonos novan movforton por revigligo de la monda ekonomio.

Dividu