Scienca kaj teknika novigado de Ĉinio akcelas bonfarton de homaro

Yu Publikigita: 2020-10-05 17:15:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina sciencistino Chen Wei diris lastatempe, ke Ĉinio la unua publikigis datumojn pri klinika provo de vakcino kontraŭ la nova kronviruso pli frue je pli ol 5 horoj ol Usono, kaj ankaŭ la datumoj pri la duafaza klinika provo estis plej frue publikigitaj en la medicina periodaĵo Lanceto la 22an kaj 24an de julio. La kapablo de Ĉinio en scienca kaj teknika novigado estis refoje provita fronte al la eksplodo de la kronvirusa epidemio. Tio estas rigardata kiel unu el la gravaj rezultoj de scienca progreso de la lando dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano.

En la pasintaj kvin jaroj, Ĉinio akiris multajn gravajn sciencteknikajn atingojn, kiaj estas la sukcesa ĵeto de kvantuma satelito, la unua softa alluniĝo de sondilo sur la dorsa flanko de la luno en la homa historio, malfermo de la unua inteligenta rapidega fervojo, ekfunkcio de la plej granda radioteleskopo, lanĉo de la unua avidila ŝipo farita de Ĉinio mem kaj la kompletiĝo de la tutmonda navigad-satelita sistemo BeiDou, kiuj pruvis la rapidan leviĝon de la sciencteknika kapablo de Ĉinio.

La rimarkindaj atingoj devas esti atribuitaj unue al la ĉina gvidantaro, kiu ĉiam prenas teknologian novigadon kiel la ĉefan motoron de disvolvado.

Samtempe, la progreso de Ĉinio en teknologia novigado ankaŭ profitis de la pliiĝo de rilataj investoj kaj la pliboniĝo de noviga medio. En la lasta jaro Ĉinio elspezis 2,21 duilionojn da juanoj por sciencaj esploroj, pli multe ol la averaĝo de la Eŭropa Unio.

Kiel granda respondeca lando, Ĉinio klopodas plifortigi sian kapablon en sendependa teknologia novigado, kaj samtempe ĝi aktive kunfandiĝas kun la tutmonda novigado, antaŭenigas internaciajn interŝanĝojn kaj kunlaboron por profitigi pli da landoj kaj popoloj per atingoj.

En la venontaj kvin jaroj ĉinaj sciencistoj klopodos plu fronte al malfaciloj kaj aktive partoprenos en internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en la maniero de inkluzivo, reciproka profito kaj komuna divido, klopodante por liveri pli efikajn solvojn al demandoj koncernaj al la bonfarto de la homaro kaj helpi al pli da homoj vivi feliĉe.

Dividu