Ĉina miraklo kontribuas al tutmonda elimino de malriĉeco

Selena Publikigita: 2020-10-06 15:59:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sendube rapidega fervojo en Ĉinio estas simbolo de ĝia disvolvado. Tiuj rapidegaj fervojlinioj kiel interligaj ŝnuroj akcelas disvolviĝon de regionoj laŭlonge de ili. Ekzemple la gubernio Jinzhai de Anhui-provinco deklaris sin liberigi el malriĉeco en aprilo de tiu ĉi jaro, danke al turisma enspezo alportita de la rapidega fervojo. Tio estas rezulto de la klopodoj de Ĉinio por elimino de malriĉeco.

Ĉinio, kiel la plej granda evoluanta lando, kreis la miraklon en elimino de malriĉeco, kio fakte estas grandega kontribuo al tutmonda afero kontraŭ malriĉeco. De 2012 ĝis la fino de 2019, Ĉinio liberigis pli ol 90 milionojn da homoj el malriĉeco, okupante pli ol 70% de la kontribuo al la monda elimino de malriĉeco. Laŭ plano, ĉiuj malriĉuloj sin liberigos el malriĉeco en 2020, kaj tiam Ĉinio atingos la celon de malriĉec-elimino de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado pli frue je 10 jaroj ol la fiksita dato.

Nun la epidemio de la nova kronviruso alportas grandan defion al tutmonda elimino de malriĉeco. En julio ĉijare, Departemento de la UN pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj publikigis Raporton pri Celo de Daŭripova Disvolvado 2020, kiu prognozis, ke 71 milionoj da homoj tra la tuta mondo revenos al ekstrema malriĉeco. Lastatempe en la pintkunveno celebranta la 75-an datrevenon de la fondiĝo de la UN, ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis, ke la demando pri disvolvado devu esti metita en prioritaton de tutmonda makrokadro, kio montris direkton por trapasi la tutmondan krizon.

Nun la epidemio ankoraŭ disvastiĝas tra la mondo, kio pliigas necertecon por atingi la celon de Daŭripova Disvolvado de la UN en 2030. Ĉiuj landoj devas fari pli grandan klopodon por sekvi la celon elimini malriĉecon. Ban Ki-moon, eksa ĝenerala sekretario de la UN, diris, ke dum la procezo, la rolo de Ĉinio estas nemankigebla. Kiam la mondo renkontas malluman perspektivon, Ĉinio plu partoprenas en internacia kunlaboro, kontribuas por tutmonda elimino de malriĉeco kaj lumigas la vojon por profitigi ĉiujn popolojn per la fruktoj.

Dividu