Kunlaboro de Ĉinio kaj ASAN forte rebatas malpacigon far eksteraj fortoj

Xiong Publikigita: 2020-10-12 20:16:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 11-a de oktobro, post kiam speciala sendito de indonezia prezidento kaj eksterafera ministro de Filipinoj vizitis Ĉinion, la ĉina ŝtatkonsilanto kaj eksterafera ministro Wang Yi komencis sian oficialan viziton al Kamboĝo, Malajzio, Laoso, Tajlando kaj, transpase, al Singapuro. Tio estas nova diplomatia interagado inter Ĉinio kaj ASAN (Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj) en la “postepidemia epoko”, kaj tio ne nur helpos al la ekonomio de diversaj landoj revigliĝi kaj al la socio elvolviĝi, sed ankaŭ enverŝos novan energion en la pacon kaj disvolvadon de la regiono kaj la mondo, kiuj komune pledas por plurflankismo.

Post estiĝo de la epidemio, Ĉinio kaj la landoj de ASAN unuiĝis kaj kunlaboris. Ili kune batalis en la fronta linio. La ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping multfoje telefonkonversaciis kun gvidantoj de la landoj de ASAN, kaj ili esprimis simpation kaj subtenon unu al la alia. Ĉinio kaj koncernaj landoj helpis sin reciproke en la livero de kontraŭepidemiaj materialoj, medicinoj kaj aparatoj, la divido de kontraŭepidemiaj spertoj, kaj la disvolvo de privakcina kunlaboro.

Dum la epidemio Ĉinio kaj la landoj de ASAN kune klopodas por vigligi ekonomion. Nun Ĉinio kune kun Singapuro, Laoso, Birmo, Indonezio kaj aliaj landoj starigis al si “rapidan trairejon” por personoj kaj “verdan trairejon” por varoj, kaj tiuj trairejoj liveras gravan garantion por venki la epidemion kaj prosperigi la ekonomion.

Donitaĵoj montras, ke de januaro ĝis aŭgusto ĉi-jare la totala komercovaloro inter Ĉinio kaj ASAN atingis 416,55 miliardojn da usonaj dolaroj, kreskante je 3,8% kompare kun tiu de la pasintjara sama periodo, kaj rezulte de tio ASAN fariĝis la plej granda komerca partnero de Ĉinio. En la unua duonjaro la investa sumo de Ĉinio al ASAN estis 6,23 miliardoj da usonaj dolaroj kaj kreskis je 53,1% kompare kun tiu de la sama periodo de la pasinta jaro.

La kunlaboro de Ĉinio kaj la landoj de ASAN senĉese progresas profunden, kaj tio estas forta rebato al la semado de malkonkordo, kiun faras eksteraj fortoj. Sed la malbonintenco de tiuj fortoj por detrui la stabilecon de la regiono kaj profiti el tio, neniel povos efektiviĝi, ĉar la landoj de ASAN jam trarigardis la malican intencon de tiuj fortoj.

Kaj en la posta tempo la kunlaboro inter Ĉinio kaj ASAN prezentos sin en sinsekvaj bonaj agoj. Laŭplane, en novembro okazos serio da kunvenoj de ASAN-gvidantoj por fari kunlaboran planon inter Ĉinio kaj ASAN; en la sama monato montros sin la 17-a Ĉina-ASANa Ekspozicio kaj la Ĉina-ASANa Pintkunveno por Komerco kaj Investo; en la venonta jaro Ĉinio kaj ASAN festos la 30-jariĝon de tio, ke la du flankoj starigis al si dialogon. Tiuj seriaj aktivecoj nepre ŝanĝos la krizon de la epidemio en bonŝancon kaj faros el Ĉinio kaj ASAN pli intiman sortkomunumon. Ĉinio kaj ASAN faros pli granda kontribuon por la paco, stabileco kaj disvolvado de la regiono kaj la mondo.

Dividu