Rusa virusologo: En Ĉinio ne eblos aperi dua ondo de epidemio

Xiong Publikigita: 2020-10-13 16:50:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de rusa amaskomunikilo, kiam draste kreskas konfirmitaj kazoj de nova kronvirusa pneŭmonio en multaj landoj, en Ĉinio ĉiutage aperas nur kelkaj dekoj da kazoj, kaj la totala kvanto de kazoj estas limigita en pli ol 85 000. Rusa virusologo analizis, ke en Ĉinio ne eblos aperi dua ondo de epidemio.

Rilate la dubon de iuj landoj pri tiel malalta proporcio de infektiĝoj, Anatoly Altstein, virusologo de la Gamalei-a Esplorcentro pri Epidemiologio kaj Mikrobiologio, diris, ke la esenca kaŭzo, pro kiu Ĉinio efike interrompis la propagiĝon de la epidemio, kuŝas en la altefikaj rimedoj alprenitaj de la registaro kaj en la bona disciplino de la publiko.

Larisa Popovich, direktoro de la Kolegio de Higienekonomio sub la rusa Alta Lernejo de Ekonomio, substrekis, ke la ĉefa kaŭzo, ke Ĉinio sukcesis en la batalo kontraŭ la epidemio, estas en la alta disciplino, kaj ke la ĉina registaro serioze plenumis la kontraŭepidemiajn rimedojn, kaj la sindevigo de la civito estas supera al tiu en Eŭropo.

Dividu