“Pleno de mensogoj” ĝuste malkovras veron de usona malsukceso en batalo kontraŭ epidemio

Xiong Publikigita: 2020-10-13 20:31:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Depost estiĝo de la epidemio iuj usonaj politikistoj, kun intenco nekonfesebla, elpensis kaj semis mensogojn pri Ĉinio. Antaŭnelonge Michael McCaul, respublikano de la diplomatia komitato de la usona Ĉambro de Reprezentantoj, ellaboris tiel nomatan enketraporton, en kiu kolektiĝas diversspecaj falsaj informoj, kaj el kiu formiĝas “pleno de mensogoj” nigrigantaj Ĉinion. McCaul kaj liaj tiauloj etikedigis la viruson, politikigis la originoserĉadon, malglorigis Ĉinion, intence kovrante la veron de radikala fiasko en la batalo de Usono kontraŭ la epidemio.

Tiu enketraporto plenas je kliŝoj trude kunigitaj. Ĝi atakas Ĉinion jen per “kaŝo de epidemiaj datumoj”, jen per tio, ke “Ĉinio neĝustatempe dividis informojn pri virusa origino kaj genomo”. Tiu enketraporto de McCaul estas nenio alia, ol paro da “blankaj gantoj”, per kiuj la usona registaro senkulpigas sin de neglekto en sia servo kaj faligas kulpon sur Ĉinion. Kiom ĝi havas fidindecon? La internacia komunumo bone trovas, kia ĝi estas.

Mensogo ĉesiĝas ĉe vero. La rezistado de Ĉinio kontraŭ la epidemio jam frue pruvis tion. Fronte al tiu grava krizo de publika sano, kiu nevideblis dum cent jaroj, la ĉina reganta partio ĉiam sekvas la principon de “la popopo en unuaeco” kaj “la vivo en unuaeco”. Ĉinio en 8 tagoj difinis patogenon, en 16 tagoj sukcese elesploris testilon, en la unua tempo komunikis epidemiajn informojn al la Monda Organizaĵo pri Sano, koncernaj landoj kaj regionoj, dividis genomon de la epidemio kaj faris internacian kontroladon al la epidmio.

La mondo pli volas scii: laŭ raporto de usona amaskomunikilo, jam en oktobro de la pasinta jaro aperis en Usono infektiĝo, kial Usono neĝustatempe raportis la epidemion? Kial politikistoj de la Blanka Domo ĉiel subpremas medicinajn fakulojn, kiaj estas Anthony S. Fauci kaj HelenChu? Kion efektive ili volas kovri?

Lastatempe Ĉinio proklamis sin oficiale aliĝi al “plenuma plano de vakcino kontraŭ la viruso”, kio ricevis aplaŭdon de la internacia komunumo. Seth Berkley, iniciatinto de la plano kaj ĉefadministranto de la tutmonda alianco de vakcino kaj imuneco, kiu estas kunlaboranto de la Monda Organizaĵo pri Sano, diris, ke la ago de Ĉinio “donoas novan energion al la justa distribuado de vakcino en la estonteco”. Sed Usono, male al tio, rifuzis partopreni en la plano. Pri tio Michael Mina, virusologo de la universitato Harvard, bedaŭre diris, ke Usono vere izolas sin de aliaj.

Dividu