Instituto Milken: Epidemio de nova kronviruso malkovras krizon de tutmonda gvidoforto

Xiong Publikigita: 2020-10-14 17:05:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe la Instituto Milken kaj la Opinisondo Harris faris komunan enketon, laŭ kiu oni trovas, ke la epidemio de nova kronviruso malkovras la nesufiĉon de la tutmonda gvidoforto, kaj ke dum la krizo, rilate la ekonomian funkciigon, pli multe da homoj kredas entreprenojn, ol ilian registaron.

Pli ol 70% de la enketitoj opiniis, ke ili travivas la plej malbonan staton en sia landa historio, kaj preskaŭ du trionoj de la enketitoj diris, ke iliaj gvidantoj apartigas sin de la popolo, aŭ ke ili ne “zorgas”, kio okazas al ĝi. Pli ol 29 mil homoj el 27 landoj partoprenis en la enketo de februaro ĝis oktobro ĉi-jare.

La enketo montras, ke 61% de enketitoj opiniis, ke dum la epidemio entreprenoj ludis pli grandan rolon, ol la registaro.

La enketraporto diras: “en ĉiuj landoj enketitaj entreprenoj estas konsiderataj pli fidindaj kaj pli kredindaj, kaj krome, ili esprimas sian starpunkton kaj solvas la defiojn de la socio kaj ekonomio.”

La enketitoj nur de Ĉinio, Malajzio kaj Barato el ĉiuj 12 landoj septembre enketitaj forte subtenas siajn gvidantojn, kiuj prenas kontraŭepidemiajn rimedojn, sed en Usono nur trionoj de la enketitoj forte subtenas la kontraŭepidemiajn rimedojn alprenitajn de la registaro de Trump.

Almenaŭ du trionoj de la enketitoj opiniis, ke la ekonomio pli ol la epidemio mem influas ilian vivon. Laŭ la antaŭkalkalo de la Monda Banko, la ekonomio de preskaŭ ĉiuj landoj, krom tiu de Ĉinio, ŝprumpos.

Dividu