Reformo kaj malfermo de Ĉinio sur pli alta ekirpunkto: la mondo dividos pli da disvolvaj interesoj

Xiong Publikigita: 2020-10-14 20:39:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“En pli ol 4 000 ekonomiaj specialaj zonoj en la tuta mondo la plej sukcesa estas nenio alia, ol Shenzhen, kiu kreis miraklon.” Tiel taksis la brita gazeto Economist. Kial do la ekonomia speciala zono Shenzhen povas esti sukcesa? Kiel la ĉinaj ekonomiaj specialaj zonoj progresigos sin en la nova epoko? Kion ili alportos al la mondo? En la kunveno festanta la 40-jariĝon de la stariĝo de la ekonomia speciala zono Shenzhen, okazinta en la 14-a de oktobro, la plej alta gvidanto de Ĉinio, Xi Jinping faris gravan paroladon. Li retrorigardis la kvin “historiajn transsaltojn” de la zono dum la 40 jaroj, resumis dek tre valorajn spertojn de la zono, kaj faris ses aranĝojn pri la konstruado de la zono en la nova epoko.

Shenzhen, kiu faris “brilan dedukton sur blanka papero de la socialismo kun ĉinaj karakterizaĵoj”, havas kuraĝon fari provojn kaj diligente labori, kaj nur per 40 jaroj trapasis la procezon de cent jaroj, kiun travivis iuj internaciaj metropoloj. Ĝi kreis miraklon de la monda disvolvado en la homa historio. La regiona malneta produkto kreskis de 270 milionoj da juanoj en 1980 ĝis 2,7 bilionoj da juanoj, ĉiujare je 20,7%; la unua faris la reformon de ekonomia sistemo, inklinan al merkato; la totala sumo de importo kaj eksporto en ekstera komerco impetis de 180 milionoj da usonaj dolaroj en 1980 ĝis 431,5 miliardoj da usonaj dolaroj en 2019, ĉiujare kreskante je 26,1%; en 2019 la pohoma disponebla enspezo de la loĝantoj estis 62,5 mil juanoj, kiu pliiĝis 31,6-oble, ol en 1985… Tiuj ciferoj montras la disvolvajn atingojn de Shenzhen dum la 40 jaroj, kaj plene pruvas, ke la strategio de la ĉina reganta partio, funkciigi la specialan zonon, estas tute ĝusta.

Kiel oni vidis, aŭguste de 2019 la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio faris gravan decidon subteni al Shenzhen konstruigi ekzemplodonan zonon socialisman kun ĉinaj trajtoj, kaj pro tio Shenzhen komencis novan marŝadon de reformo kaj malfermo. Lastatempe la koncernaj plenumprojektoj publikiĝis, kiuj donas al Shenzhen memrajtojn en gravaj kampoj kaj ĉefaj ĉenoj. Historio estas spegulo de estonteco. La spertoj akumulitaj dum la pasintaj 40 jaroj evidente havas gvidan signifon por la estonta disvolvado de Shenzhen.

En sia parolado Xi Jinping resumis dek spertojn, interalie: nepre insisti pri la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio super la konstruado de ekonomia speciala zono, pri la perfektigo de la sistemo de la socialismo kun ĉinaj karakterizaĵoj, pri la plenampleksa malfermo al la ekstero, pri tio, ke novokreo estas la unua dinamiko, kaj pri la penso ke la popolo estu centro de disvolvado. El tio oni povas vidi, ke la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio estas grava, kaj ke la sistemo de la socialismo kun ĉinaj karakterizaĵoj estas supera.

“En tri tagoj unu etaĝo.” Tio estas “rapideco de Shenzhen”. “Tempo estas mono, efiko estas vivo”, tiu slogano fariĝas ĉiama kuraĝigo por la konstruantoj de la ekonomia speciala zono Shenzhen. Estis tiel dum la pasintaj 40 jaroj, ankaŭ estos tiel en la estonteco. En tiu procezo Ĉinio ĉerpas disvolvajn fortojn el la mondo, kaj same, Ĉinio profitigos la mondon.

Dividu