Fari pli grandan “miraklon de Shenzhen” per kreemo kiel movforto

Xiong Publikigita: 2020-10-15 21:05:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ni devas persiste preni kreemon kiel unuan movforton kaj havigi al ni iniciativon en la sciencteknika revolucio kaj industria transformiĝo de la tuta mondo.” Tio estas unu el la dek valoraj spertoj resumitaj de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping pri la konstruado de ekonomiaj specialaj zonoj en la kunveno celebra al la 40-jariĝo de la stariĝo de la ekonomia speciala zono Shenzhen. Ke Shenzhen evoluis de la limregiona urbeto en la urbon de scienco kaj tekniko, tio dependas de “kreemo”, kiu enradikiĝas en tiu ĉi urbo, kaj per kreemo ĝi havos pli grandan miraklon en la estonteco.

Antaŭ 40 jaroj Shenzhen estis “dezerto de scienco kaj tekniko”, kaj en la tuta urbo estis nur du inĝenieroj. Nun Shenzhen restas en la fronto de kreemo: ĝi havas pli ol 30 000 sciencteknikajn entreprenojn, inter kiuj troviĝas Huawei, CGN, Tencent, BYD kaj aliaj. En la listo de la “plej potencaj 30 urboj”, publikigita de la ĉina Forbes, Shenzhen staras en la unua loko. Ĝi meritas esti la “urbo de kreemo”. En sia parolado Xi Jinping diris, ke dum la 40 jaroj Shenzhen iniciate proponis pli ol 1 000 reformajn rimedojn, el kiuj oni vidas ĝian originalecon.

Dum la 40 jaroj la Shenzhen-anoj ĉiam strebas ŝanĝi la “fabrikadon de Ĉinio” en la “kreadon de Ĉinio”. Nun la hodiaŭa Shenzhen posedas teknologion pri 5G, novenergia aŭto, fleksebla ekrano kaj tiel plu. En 2019 ĉiu dekmila Shenzhen-ano havas 106,3 patentojn, kaj la nombro estas 8-oblo de la tutlanda averaĝo. En ĉiuj aspektoj Shenzhen jam restas en la gvida pozicio de kreemo.

La nova plano jam malfermiĝis. Shenzhen nun staras sur pli alta ekirpunkto antaŭpuŝante la reformon kaj malfermon. Shenzhen nepre meminiciate ligos sin kun la reto de la tutmonda kreemo, penos krei pli grandan miraklon antaŭ la mondo, kaj faros pli granda kontribuon al la monda ekonomio.

Dividu