“Premdeviga diplomatio” definitive igos usonajn politikistojn ekstreme izolitaj

Xiong Publikigita: 2020-10-16 21:03:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de la japana ĵurnalo Yomiuri Shimbun, pluraj registaraj funkciuloj malkaŝis, ke Japanio jam sciigis al Usono, ke ĝi ne aliĝos al la plano, laŭ kiu Usono forpuŝos ĉinajn entreprenojn de la telekomunika reto. Kaj antaŭ tio, la sudkorea novaĵagentejo Yonhap raportis, ke en la kvina usona-sudkorea strategia dialogo pri ekonomio sudkorea oficialulo, pretekste de “tio dependas de entreprenoj”, rifuzis la trudan postulon de Usono nuligi la reton de 5G el Sud-Koreio. Ke Usono sinsekve malsukcesis en la premdevigo al siaj aliancanoj, tio signas, ke “premdeviga diplomatio” en havas elirejon en la epoko de plurflankismo kaj tutmondiĝo.

Absurde estas, ke usonaj politikistoj, kiuj minacas kaj premdevigas la tutan mondon per malicaj rimedoj, antaŭnelonge tamen kalumniis Ĉinion, ke ĝi “premdevigas aliajn landojn”. Ili intencas meti malkonkordon en la rilatojn inter Ĉinio kaj la internacia komunumo, kaj devigas ilin elekti kie stari. Kiu do minacas la tutan mondon? Kiu estas detruanto de la mondaj paco kaj stabileco? La internacia socio jam frue vidas klare.

En la lasta jaro, kien ajn la usona ŝtatsekretario Pompeo vizitis, ĉu en Eŭropo, ĉu en Mezoriento aŭ en Latinameriko, lia kerna temo estas kalumnii Ĉinion. Ekzemple en tiu ĉi monato, kiam li faris viziton al Latinameriko, li eksplicite postulis al Surinamo kaj Gujano fari elekton inter Ĉinio kaj Usono. Kiam li estis en Eŭropo, ĉu en la “Kopenhaga Demokratia Pintkunveno”, aŭ post la vizito de Ĉeĥio kaj aliaj tri landoj, li elpensis diversajn mensogojn por agiti tiujn landojn kontraŭ la 5G-teknologion de Ĉinio. Eĉ en Mezoriento, kie kompleksiĝas la situacio, li ankoraŭ ne forgesis nigrigi Ĉinion kaj ĝiajn 5G-entreprenojn.

En internaciaj aferoj usonaj politikistoj foje kaj refoje premdevigas aliajn landojn, kio fontas el la geno de hegemoniismo kaj potenca politiko, kaj ankaŭ el la bezono de la enlanda elektado. Sed ili kalkulas erare. La suverenaj ŝtatoj, ĉu potencaj ĉu malpotencaj, estas egalaj en la internacia juro, kaj neniu el ili volontas akcepti premdevigon.

Fakte, pli kaj pli multaj landoj jam vidas klare: la malkonkordo kaj kontraŭeco inter Ĉinio kaj Usono absolute ne estas konkuro de povo aŭ pozicio, nek de socia sistemo, sed estas demando: ĉu protekti juston aŭ diskonigi malicon; ĉu insisti pri plurflankismo aŭ pri unuflankismo; ĉu pledi por kunlaboro aŭ por ludo je nula sumo. Oni vidas ankaŭ, ke “premdeviga diplomatio” definitive igos usonajn politikistojn ekstreme izolitaj.

Dividu