Pluraj “pozitivaj kreskoj” pruvas stabilan renomraliĝon de ĉina ekonomio

Yu Publikigita: 2020-10-19 19:19:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Kiam la plej multaj regionoj de la mondo ankoraŭ baraktis kontraŭ la kronvirusa epidemio, Ĉinio refoje pruvis sian kapablon rapide renormaligi la ekonomian kreskon post efika regado de la epidemio,” la usona ĵurnalo New York Times komentis lunde, post kiam la ĉina registaro publikigis donitaĵojn pri ekonomio en la tria trimestro. La donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris lunde, ke la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 4,9% en la tria trimestro de 2020 kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, pli rapide ol la 3,2-procenta kresko en la dua trimestro. La donitaĵoj montris, ke en la unuaj tri trimestroj, la malneta enlanda produkto de la lando kreskis je 0,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, revenante al kresko post la 1,6-procenta malpliiĝo en la unua duono de la jaro kaj la 6,8-procenta malkresko en la 1a trimestro. Krome, ĝis septembro, ĉefaj industriaj entreprenoj de Ĉinio subtenis pozitivan kreskon de aldonvaloro en kvin sinsekvaj monatoj, kaj ankaŭ la totala sumo de importado kaj eksportado de varoj subtenis pozitivan kreskon en kvar sinsekvaj monatoj.

Menciinde, la politikoj de Ĉinio por akcelo de dungado kaj certigo de la vivteno de la popolo evidentigis sian rolon. En la antaŭaj tri trimestroj, 8,98 laborpostenoj estis aldonitaj en urboj, kaj tiel la jara celo estis fundamente atingita. En septembro, la tutlanda senlaboreco kalkuliĝis al 5,4% laŭ enketoj en diversaj urboj. En la antaŭaj tri trimestroj de 2020, la pokapa disponebla enspeco de la loĝantaro kreskis je 0,6%, preskaŭ paralele kun la 0,7-procenta ekonomia kresko. Dum la batalo kontraŭ la pandemio, la ĉina registaro plenforte klopodis por protekti la vivojn kaj sanon de siaj civitanoj, kaj samtempe ĝi intensigis helpon al entreprenoj kaj civitanoj en malfaciloj, kio ludis tre gravan rolon por poste renormaligi la ekonomion.

La ekonomia reprosperiĝo de Ĉinio kiel la dua plej granda ekonomio de la mondo sendube havas pozitivan influon sur la mondan ekonomion. Lastatempe en sia raporto Monda Ekonomia Perspektivo la Internacia Mona Fonduso plialtigis ĝis 1,9% sian anticipon pri la ĉina ekonomia kresko en 2020. Ĉinio eble estos la sola inter ĉefaj ekonomioj de la mondo kun pozitiva kresko.

Dividu