La epoka signifo de reformado pri eduka taksado

Ĝoja Publikigita: 2020-10-19 19:23:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Eduko rilatas al kresko de personoj kaj prospero de nacioj, ĝi estas la bazo por gravaj programoj rilataj al vivo de popolanoj kaj por riĉiĝo kaj potenciĝo de nacio. Lastatempe Ĉinio publikigis Ĝeneralan planon pri profundigo de reformado de eduka taksado en la nova epoko (simple ĝenerala plano), precizigis 22 ĉefajn reformajn taskadojn en 5 flankoj. Eduka taksado havas la rolon de “gvidilo” kaj kondukas al gravaj sekvoj. La unua programeca dokumento pri reformado de eduka tasko en nova Ĉinio baziĝas sur zorgoj de popolamasoj kaj la socio, rompis malnovajn regulojn kaj establis novajn regulojn, pro tio certe restos densa signo en la disvolvo de ĉina eduko.

La ĝenerala plano celas rompi kronikajn malsanojn, enkonduki la tutan socion establi sciencajn konceptojn pri eduka disvolvo, kultivo de talentuloj kaj elekto kaj uzado de homoj, rapide akceli modernigon de eduko kaj fortigi la nacion pere de eduko kaj bone fari edukon, kiu kontentigos la popolon.

Historie Ĉinio donis atenton al eduko. “Malgraŭ mizereco oni devas zorgi pri geknaboj; malgraŭ malriĉeco oni devas doni energion al eduko.” Tiu ĉi frazo popularas en Ĉinio kaj profunde enkorpigas la ideon de ĉinoj, kiuj heredas historion kaj tradicion, kiel eble plej multe zorgi pri la posteuloj kaj respekti edukon. Ankaŭ tiu ĉi persisto apogas la ĉinan edukon en vigla disvolvo, kaj kultivas altkvalitajn talentuloj de generacio al generacio.

Antaŭ nelonge la retejo de la usona periodaĵo La Diplomato taksis, ke la nombro de studentoj, ĉiujare varbitaj de Ĉinio, estas la monde plej granda kaj okupas preskaŭ kvinonon de la monda totala nombro.

Skale la ĉina eduko atingis mondan nivelon kaj estonte certe pliboniĝos kvalite. Pri elstaraj problemoj la ĝenerala plano kaj rompis malnovajn regulojn kaj establis novajn, kaj per reformo de taksada mekanismo la ĝenerala plano akcelos altkvalitan disvolvon de eduko.

Se progresas eduko, do progresos la nacio; se potenciĝas eduko, do fortiĝos la lando. Ĉiu reformo de baza kaj altnivela eduko estas atentata de sennombraj familioj, ankaŭ rilatas al la direkto de la ŝtata disvolvo kaj socia progreso. La ellaboro de la ĝenerala plano markas, ke la turniĝo de la “gvidilo” kultivos pli da gvidantaj talentuloj, kiuj havos profundan emocion pri la hejmlando, posedos internacian vidkampon, respondecos pri gvidado en la estonto kaj donos favoron al la homaro. Tio ankaŭ grandmezure formos disvolvan situacion de Ĉinio, eĉ de la mondo en la estontaj dekoj da jaroj.

Dividu