Skaloj de nacia disvolvo – perspektivo de la kvina sesio de la 19-a Centra Komitato de KPĈ

Ĝoja Publikigita: 2020-10-20 20:20:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉiujare la ĉina reganta partio almenaŭ okazigas unu sesion de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉijara sesio malfermiĝos en la venonta semajno. Laŭ observantoj, unu el gravaj programoj estas la “14-a kvinjara plano”, kiu rilatas al disvolvo de Ĉinio en la venontaj 5 jaroj kaj eĉ pli da tempo. Laŭ kutimo post kiam la planon pasigos la venontjara “du sesioj”, oni komencos oficiale plenumi ĝin.

Per ellaboro de kvinjara plano Ĉinio decidas perspektivan celon kaj disvolvan direkton. De 1953 en ĉiu kvina jaro Ĉinio ellaboras rilatan disvolvan planon krom en iuj jaroj. Kiel skatoj kvinjara plano atestis disvolvon de ĉina ekonomio kaj socio. Ankaŭ laŭ kvinjara plano la mondo povas antaŭkalkuli la direkton estontan de Ĉinio.

Estas nekutima la maniero inter la mondaj ĉefaj ekonomioj, ke Ĉinio gvidas stabilan kaj ordan disvolvon de nacia ekonomio kaj socio per unu post unu mezperiodaj kaj longperiodaj planoj, kiuj ligas unu la alian. Tiu ĉi maniero konformas al la ĉina realeco kaj estas la karakterizaĵo kaj trajto de la ĉina regado, enkorpigas la kapablon de la lando kun vasta teritorio kaj granda nombro da loĝantoj formi komunan konon, ellabori celon kaj amasigi fortojn.

Laŭ statistiko krom iuj apartaj jaroj ĝenerale kvinjaraj planoj estis bone plenumataj. Estas finitaj 20 el la 22 celoj de la 11-a kvinjara plano; 23 el la 24 de la 12-a kvinjara plano; kaj la jaro 2020 estas la fina jaro de la 13-a kvinjara plano, almenaŭ 22 el la 25 celoj estos plenumitaj.

Kial plenumado estas tiel altefika? Unue, ĝenerale oni elspezas du jarojn por ellabori planon kaj partoprenas sennombraj laborantoj el malsamaj sistemoj kaj malsamaj tavoloj por trovi komunan punkton pri la estonta disvolva direkto kaj vojo. Poste oni klarigas ellaboritan planon al la publiko, amaskomunikile publikiĝas nombro da artikoloj kaj elsendiĝas programoj por klarigi planon. Kaj plenumado de ĉiu kvinjara plano estas cirkulado de kontinua plibonigo.

Ellaboro kaj plenumo de kvinjara plano ne signifas, ke la registaro rekte intervenas en mikroekonomion aŭ en liberan elekton de entoj de la merkato. Pro reformado kaj malfermo en la lastaj pli ol 40 jaroj la ĉina registaro havas abundajn ilojn por ekonomia reguligo, kaj al entreprenaj agoj kongruaj al direkto de la landa disvolvo oni donas pli da favoroj, tial oni enkondukas agojn de entreprenoj al la direkto, kiun la lando bezonas por disvolvo.

Kiujn novajn celojn Ĉinio havos en la venontaj kvin jaroj? Kiujn novajn ŝancojn Ĉinio alportos? Ni atendas la 14-an kvinjaran planon.

Dividu