Ĉu okcidentaj politikistoj povas elpensi plu senhontajn mensogojn por nigrigi Xinjiang

Ĝoja Publikigita: 2020-10-21 19:11:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastajn tagojn Aŭstralia Instituto pri Strategiaj Politikoj kaj aliaj institucioj, monsubtenitaj de kontraŭĉinaj fortoj, publikigis tiel nomatajn raportojn pri Xinjiang, kiuj kalumnias, ke en Xinjiang ekzistas tiel nomata fenomeno de "grandskala deviga laboro", kaj per tio iuj okcidentaj politikistoj nigrigis la xinjiang-an staton pri homaj rajtoj kaj faris senbridan atakon al politikoj de la ĉina registaro rilataj al Xinjiang. Do kio estas la fakto? Vespere de la 19-a de oktobro centro pri esploro de xinjiang-a disvolvo publikigis raporton pri enketo rilata al laboro kaj dungiteco de xinjiang-an etnaj minoritatoj, kombininte enketojn ĉeloke kaj esplorojn esence forte atestis, ke xinjiang-aj politikoj pri laboro kaj dunginteco sufiĉe respektas volon de xinjiang-aj etnaj laborantoj pri libera laboro kaj garantiis bazajn homajn rajtojn pri disvolvo kaj laboro. Alfrontante la amason da faktaj atestiloj ĉu okcidentaj intelektaj establaĵoj kaj politikistoj povas elpensi plu mensogojn rilatajn al Xinjiang?
Por objektive kaj ĉiuflanke koni la staton de Xinjiang pri laboro kaj dungiteco fakuloj vizitis multajn urbojn en kaj ekster Xinjiang, faris profundajn intervjuojn kun pli ol 70 entreprenoj, pli ol 800 administrantojn de entreprenoj kaj etnaj popolamasoj, studis 26 registarajn dokumentojn de 2016 kaj 48 rilatajn akademiajn disertaĵojn de 2005. Tiu ĉi maniero kombinante faktojn kaj teoriojn garantiis aŭtoritaton kaj justecon de la raporto kaj utilas al tio, ke la internacia komunumo objektive konu la veran staton de Xinjiang, nome xinjiang-aj etnaj popolamasoj "laŭvole laboru" kaj "dece laboru". Kun tio estas male, ke kontraŭĉinaj intelektaj establaĵoj, kiel Aŭstralia Instituto pri Strategiaj Politikoj faris ion el nenio, kaj tiel nomataj "viditaj atestiloj" tute ne estas atestitaj, kaj estas abomenataj malicaj vizaĝoj de ili, kiuj fabrikie falsajn mesaĝojn kaj nigrigis ĉinajn politikojn rilatajn al Xinjiang.
Kiel montris la raporto, ke memvoleco, sendependeco kaj libereco estas la klara karakterizaĵo de dungiteco de xinjiang-aj etnaj popolamasoj. La raporto citis rezultojn de enketoj al 4 vilaĝoj en Xinjiang, fare de la lokaj registaroj en Xinjiang, ke meznombre 86.5% da lokanoj mem volas labori ekster Xinjiang. Tio montras la fortan volon ilian pri laboro eksteren.

Diversnivelaj registaroj de Xinjiang ellaboris amason da politikoj pri laboro por helpi etnajn popolamasojn sin liberigi el malriĉeco kaj realigi disvolvon. Lokaj registaroj kolektis volojn de popolamasoj pri laboro, faris teknikajn trejnadojn pri malsamaj posenoj, ankaŭ donis helpon por laboro eksteren, do ĉio unue baziĝas sur volo de homoj, tute ne ekzistas "deviga laboro".

Samtempe estas respektata la libereco pri religia kredo de xinjiang-aj etnaj popolamasoj kaj sufiĉe garantiataj iliaj laŭleĝaj rajtoj. Kaj faktoj plene atestis, ke la iniciato pri "deca laboro", prezentita de Internacia Labor-Organizo, estas sufiĉe enkorpigata dum praktikado de dungiteco en Xinjiang kaj pro tio elstare pliboniĝis la vivo de lokanoj.

Laŭ statistiko en 2013 la malriĉeca proporcio en Xinjiang estis 19,4%, tamen en 2019 estis nur 1,24%, kaj antaŭkalkule fine de 2020 la proporcio estos nul. Kiel substrekis la raporto, ke xinjiang-aj etnaj popolamasoj realigis plej grandskalan laboron kun digno, kio markas progreson de xinjing-a homrajta afero, ankaŭ estas elstara efiko de la ĉina registaro pri regado de Xinjiang. Tion la internacia socio ĝenerale laŭdis. Sen enketo ne estas rajto doni parolon. Ni persvadas, ke iuj okcidentaj tiel nomataj intelektaj instalaĵoj kaj erudiciuloj ne fabriku veturilojn en malhela angulo, ne servu plu kiel avangardo de politikistoj, kiuj kun malbona celo intervenas en ĉinajn internajn aferojn. Iu ajn famo kaj kalumno ne povas skui decidemon de xinjiang-anoj pri laboro kun digno kaj strebo al bela vivo, kaj progresa kaj stabila Xinjing certe rompos ĉiujn senhontajn mensogojn.


Dividu