Kion inspiras pozitivaj raportoj de okcidentaj mediatoj pri ĉinaj ekonomiaj donitaĵoj?

Selena Publikigita: 2020-10-23 15:52:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe Ĉinio publikigis ekonomiajn donitaĵojn de la antaŭaj tri trimestroj de 2020 en multaj kampoj, kaj okcidentaj ĉefaj mediatoj donis pozitivan takson. CNN raportis, ke renormaliĝo de la ĉina ekonomio eligos kinetan energion por ekonomia disvolviĝo; Bloomberg taksis, ke la ĉina ekonomio estas unika kaj ĉefa motoro por tutmonda ekonomia kresko, kiu plu ludos akcelan rolon. The Economist diris, ke la monda ekonomio estas en recesio, tamen la atingo de Ĉinio estas aparte laŭdinda.

Okcidentaj amaskomunikiloj kutimas distordi figuron de Ĉinio per mikroskopo kaj magia spegulo. Ĉi-foje iliaj pozitivaj taksadoj eligis tri signalojn.

Unue, la ĉina ekonomio en la tria trimestro kreskis sufiĉe bone. La kresko de la ĉina ekonomio en investado, konsumado, importado kaj eksportado ŝanĝiĝis de la negativa al la pozitiva, gravaj indikiloj montris ĝeneralajn pliboniĝojn, precipe podetalado kreskis je 0,9% en la tria trimestro. Cetere dum la ferioj de la Nacia Tago kaj la Aŭtunmeza Festo de la 1a ĝis la 8a de oktobro ĉijare, la ĉina feria ekonomio montris grandan reprosperiĝon. CNN havis rezulton same kiel BBC, ke la ĉina ekonomio jam renormaliĝas, kaj la revigliĝo estos plu akcelata.

Due, ĉinaj rimedoj por prevento kaj regado de la epidemio kaj kresko de la ekonomio estas iom post iom akceptataj. Germana Televido ARD raportis, ke kvankam iuj ankoraŭ ne povas kompreni ĉinajn rimedojn kontraŭ kronvirusa epidemio, tamen ĉinoj ne plu maltrankviliĝis pri maloportunoj kaŭzitaj de blokado kaj drasta falo de la akcimerkato, sed multaj eŭropaj landoj suferas la duan ondon de la epidemio.

Plej grave estas, ke ekonomia tutmondiĝo konformas al la socia stato kaj historia tendenco. La kronvirusa epidemio donas al la mondo inspiron. Reuters raportis, ke tutmondaj politikistoj esperas, ke Ĉinio akcelos fortan reprosperiĝon de la monda ekonomio kaj kreos gigantan postuladon.

Dividu