Pacamaj ĉinoj ne timas iun ajn provokon

Ĝoja Publikigita: 2020-10-23 20:53:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

"La granda Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio defiis la invadon kaj ekspansion de imperiismo kaj protektis la sekurecon de nova Ĉinio, protektis la pacan vivon de la ĉina popolo, stabiligis la situacion en la Korea Duoninsulo kaj konservis pacon en Azio kaj la mondo." Vendrede la ĉina plej alta gvidanto Xi Jinping donis gravan paroladon en kunveno por memorfesti la 70an datrevenon de la eniro de la Ĉina Popola Volontula Armeo (ĈPVA) en la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio (1950-1953). Xi ĉiuflanke retrospektis penigan procezon kaj historian signifon de la milito, profunde eksplikis riĉan enhavon kaj epokan valoron de la spirito de Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio, trafe resumis 5 inspirojn, eligis la klaran signon, ke Ĉinio firme defendas ŝtatan teritorian suverenecon kaj unuiĝon, protektas pacon kaj stabilecon de la regiono kaj de la mondo.
"Trupoj batalantaj por justa afero faris justan agon". Tio estas la baza karaktero de la milito antaŭ 70 jaroj. Kiel taksis usona aŭtoro John Toland en sia verkaĵo En Mortiga Batalo: Koreio (In Mortal Combat: Korea), "Eksplodis la Korea Milito en la stato, ke Usono armite intervenis en koreajn internajn aferojn kaj serioze minacis ĉinan ŝtatan sekurecon. Ĉinio sendis armeon al Koreio pro ŝtataj interesoj, tute kontraŭ sia volo."
Kvankam estis tute ne egalaj fortoj de la du flankoj, tamen ĈPVA strikte kunlaboris kun armeo kaj popolo de la KDPR, pene bataladis en du jaroj kaj 9 monatoj, fine gajnis la grandan venkon kaj kreis "neimagigeblan miraklon" en la moderna milita historio de la homaro. Omar Nelson Bradley, eksa komuna ĉefstabestro de Usono, publike agnoskis, "Ĝi estas erara milito en malĝusta loko, en malĝusta tempo kaj kontraŭ malĝusta malamiko."
Hodiaŭ Ĉinio solene festas la justan militon defendantan hejmlandon antaŭ 70 jaroj, kio celas ne daŭrigi kontraŭstaron, sed tiri historiajn spertojn kaj realan kaj longtempan lecionon por pli bone protekti pacon.
Kompare kun la stato antaŭ 70 jaroj nun paco kaj disvolvo estas la monda trajdo. Tamen iuj usonaj politikistoj ne tiris historian lecionon, ankoraŭ tenas penson pri malvarma milito, senbride sekvis unuflankismon, hegemoniismon kaj ekstreman egoismon, freneze atakis Ĉinion, instigis al ideologia konfrontado, eĉ publike kriegis "novan malvarman militon" kontraŭ Ĉinio, intencis senigi Ĉinion je justaj kaj raciaj rajtoj pri disvolvo, kaj repuŝis la mondon al dividiĝo kaj tumulto.

La ĉina popolo amas pacon, neniam serĉos hegemonion kaj neniam faros ekspansion, tamen ili absolute ne glutos maldolĉan frukton de damaĝo de suvereneco. Kiel diris Xi en sia parolado, la ĉina popolo absolute ne povas esti indiferenta pri damaĝo al nacia suverenco, sekureco kaj disvolvaj interesoj, absolute ne permesos al iu ajn forto invadi kaj disigi la sanktan teritorion de la patrolando.
En la nuna mondo paca disvolvo kaj kunlaboro por komuna gajno estas la justa vojo, dum hegemoniismo kaj potenca politiko ne havas elirejon. "La ĉina popolo ne kaŭzas malagrablaĵon, tamen ĝi ne timas provokon, kaj iu ajn malfacilo kaj risko ne povas timigi aŭ subigi la ĉinan nacion!"


Dividu