Usonaj politikistoj nigrigantaj “Zonon kaj Vojon” kaŭzas al si malhonoron

Xiong Publikigita: 2020-10-26 21:23:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ekde la 25an de oktobro laŭ la loka tempo la usona ŝtatsekretario Mike Pompeo faras viziton al Barato, Srilanko, Maldivoj kaj Indonezio. Ne malmultaj analizistoj opiniis, ke la ĉefa celo de lia vizito estas agiti tiujn landojn kune kun Usono malcedi al Ĉinio. Fakte tio ne estas ekster atendo. En multaj internaciaj okazoj Pompeo kondutas tiel, ke li prenas atakon al Ĉinio kiel sian fervoran temon, precipe pri la ĉina iniciato “Zono kaj Vojo”. Li intencas malhelpi al koncernaj landoj fari kunlaboron kun Ĉinio, kaj tio vekas ĝeneralan antipation ĉe la internacia komunumo. Faktoj pruvas, ke lia semado de malkonkordo ne nur ne povas efektiviĝi, sed male ĝi fariĝas denova ekzemplo de lia “mensoga diplomatio”.

Kiel ĉiuj scias, la iniciato “Zono kaj Vojo” estas internacia publika produkto liverita de Ĉinio al la internacia komunumo. Ĝis majo de ĉi jaro sume 138 landoj kaj 30 internaciaj organizaĵoj subskribis kun Ĉinio 200 kunlaborajn dokumentojn por kune fari konstruado de “Zono kaj Vojo”. Tio estas voĉo donita de la internacia socio por fidi kaj subteni la iniciaton “Zono kaj Vojo”. Sed konsidere al tiu publika produkto, kiu estas bonvenigita de la mondo, usonaj politikistoj, kiuj tenas la malvarmmilitan pensadon, elpensis mensogon tiel nomatan “ŝulda kaptilo”, intencante subfosi la ŝancon de la internacia kunlaboro. Nun al Usono baldaŭ venos la elektado, kaj okaze de tio tiu mensogo estas refoje utiligata de iuj usonaj politikistoj, kaj ili esperas, ke la temo kontraŭi Ĉinion povos deturni la enlandajn kontraŭecojn.

Kion signifas la iniciato “Zono kaj Vojo” por la mondo? En la pasintaj sep jaroj la praktiko jam donis respondon. Pompeo kaj liaj tiauloj ĉiel elpensas ĉiajn rimedojn por fari atakon kaj nigrigon, sed ĉio ĉi estas vana. Se ili estus malavaraj kaj volus doni monon al evoluantaj landoj, por ke tiuj konstruu fundamentajn instalaĵojn, akcelu ekonomion, do ili devus elpaŝi helpante tiujn landojn, sed la mondo ne vidas tion. Sed kontraŭe, ili estas nur apudrigardantoj, kaj eĉ pli, ili nur semas malkonkordon kaj faras malhelpadon al alilanda disvolvado. Ili ne povas fari, sed ne lasas aliajn fari. Kio tio estas? Ĉu tio ne estas “malutili al aliaj”? Tiuj usonaj politikistoj nur kaŭzas al si malhonoron kaj estas forĵetitaj de la tuta mondo.

Dividu