Hipokrita “medigardisto” Usono ŝuldas al la mondo respondon

Xiong Publikigita: 2020-10-27 20:54:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe iuj usonaj politikistoj senĉese faris sensacion pri klimata ŝanĝiĝo kaj media problemo kaj per tio foje kaj refoje atakis kaj nigrigis Ĉinion, kun intenco deturni siajn malbonagojn en media problemo. Sed tiuj ruzaĵoj ne povas trompi la mondon, kiu jam bone vidas: ĝuste tiuj usonaj politikistoj, kiuj pretendas esti “mediaj gardistoj”, evitas internacian devon, detruas reguligon de la tutmonda medio. Ĝuste kiel analizistoj diras, Usono jam fariĝas la plej granda detruanto kaj ĝenanto de la internacia kunlaboro pri medio.

Estas Usono, kiu eltiris sin el la “Pariza Interkonsento”, pasive plenumis internacian devon, forestis de interkonsentoj pri medio en multaj kampoj kaj rilatoj, malhelpis plurflankan procezon de medio… lastatempe en la retejo de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikiĝis du dokumentoj: “Listo de faktoj de damaĝoj faritaj de Usono al medio” kaj “Raporto pri damaĝoj faritaj de Usono al medio”, kiuj montras nerefuteblajn faktojn kaj datumojn kiel ferajn atestojn, ke Usono faris malbonagojn en la kampo de medio.

Estas ironie, ke Usono pretendas esti “media gardisto”, sed efektive ĝi ne plenumis sian devon redukti gasellason; ne nur tiel, ĝi ankaŭ malhelpis internacian kunlaboron pri medio, ĝi ankaŭ la unua kaj unika eltiris sin el la “Pariza Interkonsento”, ĝi ankoraŭ ne aprobis la “Protokolon de Kioto”… tiajn similajn aferojn oni ankoraŭ povus longe skribi. Do Usono estas vera detruanto de internacia protekto pri medio.

Iuj usonaj politikistoj ĉiam faras kalkuladon nur por siaj propraj interesoj kaj staras kontraŭ la tutmonda media sekureco. Tiuj homoj sekvas “duoblan normon”, kiu malutilas kaj al aliaj partioj kaj al Usono mem. Tiuj homoj definitive ŝuldas respondon ne nur al la usona popolo, sed ankaŭ al la tutmondaj popoloj. Kaj ili finfine estos najlitaj al la malhonora fosto de historio.

Dividu