“Nova silka vojo de eŭropa versio” eble fariĝos nova ŝanco de ĉina-eŭropa kunlaboro

Xiong Publikigita: 2020-10-28 19:51:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭnelonge la germana ĵurnalo Der Tagesspiegel raportis, ke Eŭropa Unio decidis plivastigi la originan trafikoreton traeŭropan (nome: TEN-T), kreante “novan silkovojon de eŭropa versio”, similan al “Zono kaj Vojo”, kaj esperante interligi Eŭropon kaj Azion per pli bonaj bazinstalaĵoj. La germana gazeto Wirtschaftswoche taksis, ke la graveco de Azio pli kaj pli evidentiĝas por Eŭropo, kaj konstrui transportan reton inter Eŭropo kaj Azio estas necese.

La oriento de la Eŭropazia Kontinento estas vigla orientazia ekonomisfero, la okcidento evoluinta eŭropa ekonomisfero, kaj interne de ĝi multaj landoj havas gigantan ekonomian potencialecon. En 2013 Ĉinio proponis la iniciaton “Zono kaj Vojo”, kiu trairas la Eŭropazian Kontinenton, kaj kiu formas interesan, sortan kaj devan komunumon de politiko, ekonomio kaj kulturo kun tiuj landoj ĉe la zono kaj vojo. En 2014 Eŭropa Unio publikigis la “planon Junker” kun 315 miliardoj da eŭroj, celante akceli investadon en bazaj instalaĵoj, nova energio, informatiko kaj aliaj kampoj, kio akordiĝas kun la celo de la ĉina iniciato “Zono kaj Vojo”. En 2018, por realigi la du planojn interkuniĝantaj, la Ĉina Silkvoja Fonduso kaj la Eŭropa Investa Fonduso reorganiziĝis en la Ĉina-eŭropan Komunan Investfonduson, kaj la unua investaĵo atingis 500 milionojn da eŭroj por tri jaroj, kio multe helpas al ĉinaj kaj eŭropaj entreprenoj kaj financa institucioj kune disvolviĝi.

Ĉi-jare estas la 45-jariĝo de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Dum la 45 jaroj la komerca skalo inter Ĉinio kaj EU kreskis 250-oble, EU en la sekvaj 16 jaroj estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio, kaj Ĉinio en multaj jaroj la due plej granda komerca partnero de EU.

Ĉu la iniciato “Zono kaj Vojo”, proponita de Ĉinio, ĉu la “plano Junker”, lanĉita de EU aŭ la plej “nova silkovojo de eŭropa versio”, ili ĉiuj estas fortaj ekonomiaj motoroj. Ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo, kiel du fortoj, du merkatoj, du civilizacioj, respektive en du kontinentoj, havas realan signifon por la tutmonda ekonomia disvolviĝado, precipe en hodiaŭ, kiam forioziĝas unuflankismo kaj protektismo.

Dividu