Wall Street: tutmonde eksterlanda investado dum la epidemio rimarkinde malkreskas krom tiu de Ĉinio

Xiong Publikigita: 2020-10-29 17:04:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de la usona ĵurnalo Wall Street en la 28a de oktobro, en la unua duonjaro rekta investado el eksterlandoj enfluinta en Ĉinion estis stabila, dum tiu direktita en Usonon kaj Eŭropan Union grandmezure malkreskis. Tio refoje pruvas, ke Ĉinio, kiel la due granda ekonomiregiono en la mondo, estis influata ne serioza.

Lastatempe la Konferenco de Komerco kaj Disvolvado de UN diris, ke kadre de la tuta planedo la monata investado en la unua duonjaro malkreskis preskaŭ duoble ol tiu de la jaro 2019, kaj tio estas la plej granda malpliiĝo de tiam, kiam ekestis registriĝo.

Tiutempe eksterlanda investado enfluinta en Usonon kaj Eŭropan Union malkreskis respektive je 61% kaj 29%, dum tiu en Ĉinion nur je 4%. Kaj krome, Ĉinio altiris al si eksterlandan investon de 76 miliardoj da usonaj dolaroj, dum Usono nur de 51 mld.

La artikolo diris, ke, ĝuste kiam Usono kaj Eŭropo restis en la stato de blokado pro la epidemio, ekde aprilo la ĉina ekonomio rekomencis sin malfermi. Kaj poste Ĉinio bridis la propagiĝon de la epidemio nur per rimedoj lokaj kaj mallongaj, kaj per tio la ĉina ekonomio trovis sin vigliĝanta.

Dividu