Ĉu usonaj politikistoj ankoraŭ ne faras al si ekzamenon antaŭ granda fiasko en sia kontrolo de la epidemio

Xiong Linping Publikigita: 2020-10-29 22:05:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

De la usona pinta epidemiologo Anthony Fauci al Andrew Cuomo, estro de Nov-Jorko, de la Bill Gates, iniciatinto de Microsoft al Alex Gibney, reĝisoro de plej bona dokumentfilmo de Oscar, lastatempe en Usono leviĝis memekzamena ondado kontraŭ la granda fiasko en la kontrolado de la epidemio. “Kiam Usono kritikas Usonon”, usonaj politikistoj vane uzas diversspecajn rimedojn por deteni sin de respondeco.

“Komplete regebli” – ĝi estas titolo de kontraŭepidemia dokumentfilmo antaŭnelonge reĝisorita de la usona fama reĝisoro kaj aliaj. Fakte la filma titolo jam ampleksas ironion kontraŭ tiuj usonaj gvidantoj, kiuj havas sintenon nerespondecan pri la rezistado al la epidemio. La filmo prezentas la malordon kaj misfarojn de la registaro en la traktado de la epidemio kaj faras seriozan kritikon al ili.

Ĝis nun en Usono pli ol 8,8 milionoj da homoj infektiĝis je la nova kronviruso kaj pli ol 220 mil mortis pro la viruso. Pri tio maltrankvile diris: “Ni ĝisnune ne vidis la fundon, kien la datumoj de la epidemio povus fali. La datumoj ĉiam leviĝas alten, kaj nun ĝi jam atingis la plej altan rekordon, kio ja estas danĝera.

Ĉu la dokumentfilmo de la fama reĝisoro, aŭ la nova libro de la estro de Nov-Jorko, ili ĉiuj elmontras kruelan realon: politika kalkalo superas ĉion, kaj tio estas konsekvenca logiko de la usona registaro en batalo kontraŭ la epidemio.

Sovaĝeco de la epidemio igas la usonan popolon plena de vundoj; la granda fiasko de la usona registaro en batalo kontraŭ la epidemio des pli dolorigas kaj turmentas ilin, kiuj en tia stato apenaŭ vidas esperon.

Bright, eksa oficialulo de la usona ŝtata institucio pri sano, avertis, ke Usono nun eniras “la plej malluman vintron” en la moderna historio. Kien efektive la usona socio iras? Kiam ĝi povos reveni al ĝusta vojo, sur kiu ono povus solidarece kontraŭbatali la epidemion? Al tiuj demandoj de la tutusonaj popolanoj, ĉu tiuj usonaj politikistoj ankoraŭ ne faras al si memekazenon pri siaj agoj absurdaj?

Dividu