Nova plano pri ĉina disvolvado kovas bonŝancon por la mondo

Xiong Linping Publikigita: 2020-10-31 09:41:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En oktobro de ora aŭtuno la tutmonda rigardo tiris sin al Pekino. La 5a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, fermiĝinta en la 29a de oktobro, ekzamenis kaj adoptis la “Proponojn de la Centra Komitato de KPĈ pri ellaboro de la 14a kvinjara plano rilate al nacia ekonomio kaj socia disvolvado kaj pri malproksimaj celoj de 2035”. Laŭ la enhavo de la sesia komunikaĵo kaj laŭ la informo publikigita en la gazetara konferenco de la Centra Komitato de KPĈ, okazinta en la 30a de oktobro, tiu ĉi rimarkinda dokumento starigas sin sur konstanta kontentigo de la aspiro de la popolo al bela vivo; kaj tiu ideo estu plenumata tra la tuta procezo kaj la tuta sfero de disvolvado. Kreskigo de ekonomio, pluigo de reformo kaj malfermo, plifeliĉigo de la popolo estas ĉefaj celoj kaj taskoj en la venontaj kvin jaroj. Tio ne nur prezentas la disvolvan planon de Ĉinio en la estonteco, sed ankaŭ difinis la direkton de la disvolvado kaj nepre donos novajn bonŝancojn al la monda ekonomio por ties revigliĝo kaj kresko.

Oni rimarkas, ke la sesia komunikaĵo ne mencias konkretan ciferan celon de ekonomia kresko, sed metas emfazon sur tion, ke “ekonomia kresko prezentos novan efikon kaj konstantecon sur bazo de evidenta leviĝo de kvalito”. Tio komplete konformas al la nova disvolvstadio de Ĉinio kaj al la objektiva bezono de la nova disvolvideo. Ĝuste kiel fakulo montris sian opinion, cititan de la novaĵagentejo Reuters, ke Ĉinio ne serĉas sole ciferan ekspansion, sed altkvalitan disvolvadon.

Kiel kompreni la “novan disvolvaranĝon” de Ĉinio? Tio estas meminiciata agado de la Komunista Partio de Ĉinio surbaze de ties preciza kompreno de la objektiva leĝo de ekonomia disvolvado kaj ties aktiva reago al ŝanĝiĝo de la situacio internacia kaj enlanda. Tiu longatempa strategio emfazas ne nur la unuflankan cirkuladon de la enlanda ekonomio, sed ankaŭ la malferman duflankan cirkuladon enlandan kaj internacian.

La plano jam estas projektita, kaj la celo estas difinita. En la epokaj ondoj impote ruliĝantaj antaŭen, Ĉinio, kiu ankoraŭ restas en grava disvolva periodo, ĉiam staras flanke de historia ĝusto, paŝo post paŝo daŭrigas sian strebadon, absorbite okupiĝas pri siaj aferoj, firme kunlaboras kun la mondo, kaj kune formas la sortkomunumon de la homaro. Tia Ĉinio nepre kreos pli grandajn miraklojn de disvolvado kaj indas je atendo de la mondo.

Dividu