Pli da kapablo por novigo de Ĉinio aldonos pli da energio por disvolviĝo de tutmondo

Qiujieming Publikigita: 2020-11-01 15:30:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, multaj eksterlandaj amaskomunikiloj fokusiĝis al la vorto “novigo” en la komunikaĵo de la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Per la 14a Kvinjara Plano, la sesio certigis la kernan pozicion de novigo en la modernigo de Ĉinio, la disvolvan strategion de memperfektigo de scienco kaj teknologio. Tio estas la unua fojo en la historio de la Kvinjaraj Planoj de la KPĈ, kaj reflektas la grandan signifon de novigo en la kampo de scienco kaj teknologio por Ĉinio.

Nuntempe, Ĉinio alfrontas la grandan ŝanĝon de la interna kaj ekstera disvolva medio. Por la interno, la marĝena utileco de ekonomia disvolviĝo de konstruado de bazaj instalaĵoj progresive malpliiĝas. La ekonomia disvolviĝo benozas la novan daŭripovan energion en la estonteco. Ekstere, Ĉinio alfrontos pli kaj pli multajn barojn pro la levigo de unuflankismo kaj protektismo kaj influo de la internacia merkato kaŭzita de kontraŭfluo kontraŭ tutmondiĝo.

Fakte, la celo por la novigo en scienco kaj teknologio ne nur en la venonta Kinvjara Plano, sed la longtempa celo de la disvolvado en la estonteco. La celoj de 2035 starigitaj en la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la KPĈ inkluzivas atingi grandajn trarompojn en kernaj teknologioj en ŝlosilaj kampoj, kaj Ĉinio fariĝos tutmonda gvidanto de novigo.

Tamen, la memperfektigo de Ĉinio ne signifas la fermadon, kontraŭe, la novigo de Ĉinio ne povas forlasi la mondon, kaj ankaŭ la progreso de la mondo bezonas Ĉinion. Laŭ la historio, la disvolvado en scienco kaj teknologio de Ĉinio estas ne nur por Ĉinio mem, sed por plibonigi la bonfarton de la tuta homaro, kiel la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou kaj la kvina-generacia komunika tekniko.

Ĉinio kun pli da kapablo de novigo sendube fariĝos pli bona loko por tutmondaj novigaj entreprenistoj kaj aldonos pli grandan energion en la mondan disvolviĝon kaj teknologian progreson por homaro.

Dividu