Ĉinio metos solidan bazon por sia modernigo en estontaj kvin jaroj

Selena Publikigita: 2020-11-03 14:53:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kantona Foiro akcelas la novan situacion de disvolvado kun reciproka akcelo de enlanda kaj internacia duobla cirkulado

De la 26a ĝis la 29a de oktobro, la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis la kvinan plenan sesion en Pekino. La sesio adoptis proponojn de la Centra Komitato de la KPĈ por ellaborado de la 14a Kvinjara Plano pri Ekonomia kaj Socia Disvolvado kaj celoj de la vizio 2035. Profesoro Enriko Ceko pri ekonomiko el Tirana Komerca Universitato de Albanio, opinias, ke la plano celas meti solidan fundamenton por la modernigo de Ĉinio.

Profesoro Enriko Ceko diris, ke retrorigardante disvolvan procezon de la Ĉina Popola Respubliko, oni klare povas vidi, ke Ĉinio donas grandan gravecon al daŭrigebla disvolvado, precipe en ekonomio kaj socio, tial ni povas prognozi, ke la 14a Kvinjara Plano de Ĉinio ellaboros programon pri modernigo. Nun Ĉinio ne plu maltrankviliĝis pri produktkvanto de greno, sed donas grandan gravecon al uzo de progresintaj teknologioj por plialtigi vivnivelon de civitanoj.

La 13a Kvinjara Plano de Ĉinio estis glate kaj precize efektivigita. Dum tiu periodo, la aŭtoritatoj bone plenumis ŝlosilajn taskojn kaj gravajn programojn per alta kvalito kaj kvanto. Tio havas gravan influon sur la ĉinan socion. En la pasintaj kvin jaroj, Ĉinio akiris rimarkindan atingon, inkluzive de formiĝo de giganta enlanda konsuma merkato kaj starigo de striktaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kun aliaj landoj. Dum ellaborado de la 14a Kvinjara Plano, Ĉinio racie utiligos tiujn resursojn kaj atingojn.

En la nova situacio de disvolvado kun la enlanda granda ciklo kiel la ĉefa subtenilo kaj reciproka akcelo de enlanda kaj internacia duobla cirkulado, Ĉinio celas akceli teknologian novigon, instigi al disvolviĝo de informadika teknologio, plibonigi enlandajn industriajn kaj provizajn ĉenojn kaj starigi komunumon de reciprokprofita kunlaboro. Laŭ la starigitaj celoj de 2035 Ĉinio fundamente realigos modernigon en tiu jaro.

Profesoro Enriko Ceko aldonis, ke la nova situacio de disvolvado kun la enlanda granda ciklo kiel la ĉefa subtenilo kaj reciproka akcelo de enlanda kaj internacia duobla cirkulado ankaŭ celas mildigi influon de internaciaj komercaj konflitoj sur la enlanda merkato. En la lastaj jaroj, internaciaj komercaj konfliktoj altigis kostojn de ĉinaj internaj industriaj produktoj kaj influis ilian konkurencivon. Kun inspiro de la ĉina popolo kaj ĉinaj entreprenistoj, kiun karakterizas novigo, patriotismo kaj sindono, Ĉinio reduktis la kostojn kaj plu liveras bonkvalitajn produktojn kaj servojn al la internacia merkato.

Ĉinio plu larĝigos sian malfermon por kontinue liberigi gigantan viglecon en la ekonomia kaj socia kampo. Samtempe, la lando plibonigos strukturon de diversnivelaj aŭtoritatoj por pli bone servi al civitanoj. Tiam Ĉinio ludos pli grandan rolon sur la internacia scenejo.

Dividu