Popolo super ĉio estas fundamenta movforto de disvolviĝo de Ĉinio

Henggang Publikigita: 2020-11-03 20:09:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la raporto de la 5a plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la vorto “popolo” estis ripetita por 23 fojoj, inkluzive de boniĝo de vivkvalito de la popolo, altigo de enspezo de la popolo, pliigo de rikolto, feliĉo kaj sekureco de la popolo. Tio montris, ke la reganta partio de Ĉinio persistas en la penso preni interesojn de la popolo kiel centron de disvolviĝo kaj prezentas sian koncepton orientitan al la popolo. Tio ankaŭ donis respondon al la internacia komunumo, kial la ĉina registaro ĉiam gajnis altprocentan subtenon en internacia enketo pri fido.

En la periodo de la antaŭaj kvinjaraj planoj, la baza principo de popolo super ĉio estis sekvita ĉiam. La ellaborado de la 14a kvinjara plano ĉiam donis plenan atenton al la popolo. En la komenco, la reganta partio malfermis siajn pordojn, vaste petis la publikajn opiniojn. Kiel estro de la ellabora teamo, ĉina plej alta gvidanto Xi Jinpin persone prezidis sep kunvenojn kaj aŭskultis opiniojn el diversaj rondoj. Dum ellaborado la teamo komencis la unuan interretan kolektadon de opinioj. Ili trovis pli ol mil altkvalitaj proponoj el miliono da kolektitaj informoj. Tiu movo montris la demonkratian praktikon de socialismo, reflektis dezirojn de la popolo kaj respondis atendon de la popolo. Do tio plejparte reflektas konsenton de la socio kaj estas turnita en la grandan forton por plenumado de celoj de disvolviĝo.

La sesio alvokis gravajn postulojn kaj ĉefajn rimedojn por akceli bonfarton de la popolo kaj bonigi vivkvaliton de la popolo. Tiuj mallongtempaj celoj kaj mez-longperiodaj perspektivoj ĉiam donis gravecon al la ĉefa temo “kontentigi la pliiĝantan aspiron de la popolo al bela vivo”. La raporto estis dividita en multajn detalajn taskojn, inkluzive de dungado, enspezo, edukado, kulturo, sporto, sano, servo al maljunuloj kaj aliaj kampoj pri popola vivo. Tio prezentis la decidon kaj agadon de la partio servi al la popolo.

En la venontaj kvin jaroj, Ĉinio iros en la periodon de altkvalita disvolvado kaj frontos al pli kompleta ekstera situacio. Ĉinio ĉiam akcentas kapaciton de la industria disvolviĝo, ekz. la progresanta cifereca ekonomio fariĝas la rezervo de la tradicia ekonomio. Lastatempe Ĉinio publikigis 38 novajn profesiojn, duono de kiuj havas rilatojn kun la cifereca ekonomio. Tio akcelos ekonomian disvolviĝon de la lando.

Dividu