Ni starantaj apud terglobo pensas pri disvolviĝo de Pudong, Ŝanhajo

Lucia Publikigita: 2020-11-04 19:23:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉi-jare estas la 30a datreveno de la komenco de reformo kaj malfermo de la distrikto Pudong en Ŝanhajo. Aprile de 1990, la ĉina registaro oficiale deklaris malfermon de la distrikto Pudong en Ŝanhajo, kaj efektivigi politikojn en ĝi kiel regiono de ekonomia kaj teknologia disvolvado kaj teknologia kaj speciala ekonomia zono.

Foto farita decembre, 1989.

Septembre de 1992, fremdlandaj investantoj staras ekstere de la gvida oficejo de la distrikto Pudong.

La granda ŝanĝiĝo ŝuldiĝas al la malgranda terglobo. Tiam la programistoj ofte diris, ke oni pripensu reformon kaj malfermon de Pudong apud la globo.

Pensado apud la terglobo signifas tutmondiĝan penson, kiu ankaŭ signifas normon komparan kun la plej altaj normoj de la mondo

Komence de la reformo kaj malfermo de la regiono Pudong, Ĉinio ĝuste kaj plene uzis la ŝancon kaj elmontris la celon por konstrui Ŝanhajon en internacian ekonomian, financan kaj komercan centron similan al Londono, Nov-jorko, Parizo, Tokio kaj Singapuro.

Per la koncepto pri Azi-pacifika Ekonomia Koridoro Pudong altiris tutmondajn investantojn. Ili plene uzis la riĉfontojn de Pacifiko, Nord-orienta Azio kaj Sud-orienta Azio. Kial ili eniris en ĉinan merkaton, samtempe ili eniris en azian merkaton.

Roche, internacia medicina kompanio komencis fari komercadon en Ŝanhajo en 1993, tiam Pudong ankoraŭ estis kampara regiono. La atingoj publikigitaj de Roche montras, ke pasintjare la vendoj de internacia merkato de la kompanio kreskis je 11% kompare kun la lasta jaro, kaj la ĉina merkato estis la kerna movforto por ĝia kresko. Kiel fekunda grundo por investado, Ŝanhajo sukcesigis multajn kompaniojn kiel Roche. Laŭ la statistiko, Ŝanhajo okupas la kvaran lokon inter la internaciaj financaj centroj.

Vizaĝe al tutmondiĝo, kiel la regiono Pudong disvolviĝos? La senĉesaj specialaj kaj novaj politikoj estas la plej bonaj respondoj. Ekzemple septembre de 2013 oficiale establiĝis la Ŝanhaja Liberkomerca Zono, kaj la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. La tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio malfermiĝos, kaj multaj kompanioj jam frue mendis standojn por venontaj tri ekspozicioj.

“Fronte al la kronvirusa malsano, la ekspozicio estas ĝusttempe okazigota, kio plenume elmontras ĉinan fidon pri profunda disvolvado.” Lan Zhenzhen, ĝenerala vicdirektoro pri Ĉinio la de kompanio L'oréal. Jes, ŝi pravas, fronte al defioj kaj malfaciloj, la tutmondiĝo ne haltos.

Dividu