Ĉina merkato prezentas brilan ĉarmon al la tuta mondo

Lucia Publikigita: 2020-11-04 20:49:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Kiom ajn malfacila ĝi estas, ni partoprenos en la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.” Roy, tutmonda administranto de laktaĵa fabrikanto THELAND de Nov-Zelando, tiele diris. Samtempe, liaj vortoj prezentas komunajn opiniojn de fremdlandaj komercistoj, kiuj venis al Ĉinio por partopreni en la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

Merkrede vespere, la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio oficiale malfermiĝis. De la 4a ĝis la 9a de septembro en Pekino okazis la Ĉina Internacia Servokomerca Foiro 2020. Kiel la alia grava internacia ekonomia kaj komerca evento, la sukcesa okazigo de la ekspozicio prenzentas la efikan preventon kaj regadon de la kronvirusa malsano en Ĉinio, kio ankaŭ fortigas energion por la resaniĝo de internacia ekonomio.

En la pasintaj tri jaroj, kiel la unika internacia kunlabora platformo kun ĉeftemo pri importo, la ekspozicio realigis grandpaŝan progreson. Ĉi-jare, la rektaj elsendoj aperos en la ekspozicio, kaj aĉetantoj tra la mondo povos sperti la ekspozicion rete.

En la pasintaj tri jaroj, la "uzanteco" de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio daŭre pliiĝis, kaj la vizititeco de la mondaj 500 ĉefaj entreprenoj kaj fortaj entreprenoj superis 70%.

Ekzemple, Li Jian, ĝenerala vicdirektoro pri tutmondo de franca manĝaĵa kompanio DANONE, diris, ke la kompanio fariĝas supera fano de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Preskaŭ iliaj 40 famaj produktaĵoj jam grandskale aperas en manĝtabloj de la ĉina popolo.

Evidente, la internaciaj entreprenoj estas altiritaj de ĉina merkato kun 1,4 miliardoj da homoj. Danke al prevento kaj regado al kronvirusa malsano, la ĉina merkato fariĝas kerna movforto de multaj internaciaj entreprenoj.

“Fronte al la kronvirusa malsano, la ekspozicio estas ĝusttempe okazigita, kio plenume elmontras ĉinan fidon pri profunda disvolvado.” Lan Zhenzhen, ĝenerala vicdirektoro pri Ĉinio de la kompanio L'oréal.

La senĉesaj specialaj kaj novaj politikoj estas la plej bonaj respondoj al la renormaliĝo de ĉina ekonomio.

Krome, multaj kompanioj jam frue mendis standojn por venontaj tri ekspozicioj.

Dividu