Usono akuzita pri minaco al tutmonda sekureco

Yu Publikigita: 2020-11-05 16:01:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭ nelonge en la altnivelaj kunvenoj pri la 75a dateveno de la fondiĝo de la UN, kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodriguez diris, ke la nerespondeca kondukto de Usono estas la plej granda minaco al paco kaj sekureco de la mondo. Li aldonis, ke Usono instigis al konfliktoj, lanĉis komercan militon, praktikis unuflankismon, provoki vetarmadon kaj rifuzis kunlaboron kontraŭ la kronvirusa malsano.

Kiel supera postenco Usono devas preni sur sin respondecon, sed ĝi sekvis la strategion “unuaeco de Usono”, praktikis unuflankismon, retiriĝis el internaciaj organizoj kaj traktatoj. Nun pli multaj homoj rimarkis, ke Usono estas la plej granda detruanto de la nuna internacia ordo. Resumante la agojn de la usona registaro, oni povas konstati, ke la usona registaro faris almenaŭ sep krimojn, minacante la tutmondan sekurecon.

Unue, Usono intervenis en la internajn aferojn de aliaj landoj, minacante la tutmondan politikan sekurecon. Ĝi truddevigis najbarojn de Venezuelo subpremi tiun sud-amerikan landon. Tio estas la plej nova atesto de la interveno de Usono en la internajn aferojn de aliaj landoj.

Due, Usono svingis la bastonon de sankcioj, minacante la tutmondan ekonomian sekurecon. Meze de la kronvirusa epidemio, Usono senĉese eskaladis sankciojn kontraŭ Irano.

Trie, Usono dronis en vetarmado, minacante la militan sekurecon de la mondo. Ĝi ĉiam havis negativan sintenon pri intertraktado kun Rusio rilate la renovigon de la Interkonsento pri Redukto de Strategiaj Armiloj.

Kvare, Usono obstrukcas la tutmondan procezon de redukto de emisiado, minacante la tutmondan ekologian sekurecon. Ĝi estas la unika lando retiriĝinta el la Pariza Interkonsento en la mondo kaj rifuzis ratifi la Kiotan Protokolon.

Kvine, Usono praktikis kulturan hegemonion, minacante la tutmondan kulturan sekurecon. Delonge ĝi prenis kulturan eksporton kiel nacian strategion.

Sese, Usono efektivigis interretan monitoradon, minancante la tutmondan datuman sekurecon. La Kvin-Okula Alianco sub la gvidado de Usono truddevigis iujn altteknologiajn kompaniojn aldoni “postpordon” al siaj ĉifritaj programoj por doni oportunon al ilia agado.

Sepe, Usono subfosis kunlaboron kontraŭ kronvirusa pandemio, minacante tutmondan sansekurecon. Post la eksplodo de la pandemio, ĝi publike subfosis internacian kunlaboron per retiro el la Monda Organizo pri Sano.

Dividu