Ĉina merkato estas tutmonda merkato

Lucia Publikigita: 2020-11-05 17:43:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede vespere en Ŝanhajo inaŭguriĝis la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Ĉina prezidanto Xi Jinping per video faris tonikan prelegon. Xi proklamis novajn rimedojn de Ĉinio pri ampleksa grandigo de malfermo kaj akcentis, ke la ĉina merkato estos la monda merkato kundivida de ĉiuj kaj Ĉinio antaŭenigos prosperiĝon de la monda ekonomio.

Dividado de merkata ŝanco estas ĉiama promeso de Ĉinio al la tuta mondo de post la komenco de reformo kaj malfermo. Meze de la kronvirusa malsano, la promeso estas pli altvalora. Meng Pu, prezidanto pri Ĉinio de usona kompanio Qualcomm dum intervjuo, ke Ĉinio subtenos fremdlandajn kompaniojn vastigi komercajn ŝancojn en Ĉinio, kio utilas al profunda kaj longtempa kunlaboro de eksterlandaj kompanioj.

Kompare kun antaŭe, ĉi-foje la totala areo de la ekspozicio vastiĝis je preskaŭ 30 000 kvadrataj metroj. Novaj kaj malnovaj amikoj aktive partoptenas en la ekspozicio, kio montras ardajn atendojn de internaciaj kompanioj pri la ĉina merkato.

Samtempe, Ĉinio sukcese plenumas la atendojn de la internacia komunumo. Dum la pasintaj 40 jaroj, Ĉinio ĉiam persistis fortan kaj kuraĝan malfermon.

Xi diris dum sia tonika parolado per video en la malferma ceremonio de la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, ke la kronvirusa epidemio estas tre evidenta atentigo, ke ĉiuj landoj estas en komunumo kun komuna estonteco. Neniu povas resti imuna en grava krizo. Solidareco kaj kunlaboro estas la ĝustaj elektoj por trakti defiojn. Li akcentis, "Ni devas subteni la principon de reciprokprofita kunlaboro. Ni bezonas fidi anstataŭ suspekti unu la alian; ni devas kunligi manojn anstataŭ pugni unu la alian; ni devas konsiliĝi anstataŭ kalumnii unu la alian. Konsiderante la komunajn interesojn, kiuj kunligas nin ĉiujn, landoj devas kunlabori por fari ekonomian tutmondiĝon pli malferma, inkluziva kaj ekvilibra por la avantaĝoj de ĉiuj.”

Analistoj rimarkis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping lunde emfazis klopodojn por plene efektivigi la spiriton de la kvina plena sesio de la 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj antaŭenigi la profundan integriĝon kaj efikan interagon de reformo kaj disvolvado.

“La disvolviĝo de Ĉinio eniros novan etapon dum la periodo de la 14a kvinjara plano (2021-2025), kaj la reformoj de la lando troviĝas ĉe la nova grava trunopunkto,” diris Xi, ankaŭ estro de la centra komitato pri profundigo de ĝenerala reformado. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por trakti elstarajn demandojn, kaj reformoj devas esti pli strategiaj, antaŭvidemaj, laŭcelaj kaj pli bone gvidataj por plenumi la postulojn de disvolviĝo kaj la popolo.

Fronte al la recesio de la monda ekonomio, la vastiĝanta malfermo de Ĉinio en kampoj de cifereca ekonomio kaj interreto, antaŭenpuŝos la disvolviĝon de novaj modeloj de translanda elektronika komerco.

Laŭ la plej alta gvidanto de Ĉinio, en la venontaj 10 jaroj, la totala kvanto de importado espereble superos 22 duilionojn da usonaj dolaroj.

Dividu