Jen estas ĉarmo de ĉina novigo

Lucia Publikigita: 2020-11-06 18:09:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Se vi promenas en la regiono de teknologiaj ekipaĵoj de la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, vi povas vidi filmajn scenojn pri teknologio. Roboto fariĝas kerna temo de la regiono. Transportaj robotoj, kontistaj robotoj, kaj sportistaj robotoj altiras la atenton de vizitantoj.

Novigo, refoje fariĝas la plej altirata parto de ĉi-foja Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Centoj da nov-produktaĵoj, teknologioj kaj servoj estis unua-foje publikigitaj dum la ekspozicio. Multaj ekspoziciantoj diris, ke ili alte taksas la karakterizaĵon de malfermo kaj kunlaboro de la ĈIIE.

Evidente, la plej granda kuko de ĉi-foja ĈIIE estas la granda merkato de Ĉinio kun senlima potencialo. Nuntempe la nov-ronda teknologia reformo kaj industria ŝanĝo disvastiĝas tra la tuta mondo, la novaj telnologioj, novaj modeloj bezonas provojn antaŭ ol ili fariĝos ekonomia forto. Do la altkvalita disvolva Ĉinio sendube fariĝas plej bona prov-platformo.

Krome, Ĉinio havas fortajn riĉfontojn de talentuloj kaj teknologioj, kiu liveras bonajn platformojn pri aplikaj scenaroj kaj celaj merkatoj.

Nuntempe, multaj fremdlandaj entreprenoj frofunde disvastiĝas en Ĉinio kaj evidentas internacia merkato kun Ĉinio. La Ĉina Internacia Importa Ekspozicio liveras pli bonan kaj grandan fenestron al ili por importi produktajn servojn kaj rimedojn en Ĉinio kaj samtempe helpos iln eniri en internacian merkaton por profitigi tutmondajn aĉetantojn.

Dividu