Prezidanto Xi urĝis levi malfermon, kunlaboron kaj solidarecon

Yu Publikigita: 2020-11-06 20:25:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Doktoro Michael Borchmann, direktoro pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj de la germana ŝtato Hesse kaj honora konsilisto de la Departemento pri Akcelo de Investo en la Komerca Ministerio de Ĉinio, diris lastatempe en sia artikolo: “Antaŭ kelkaj semajnoj, mi legis novaĵon de la Frankfurta Ekspozicia Limigita Kompanio, kiu diris, ke la kompanio, unu el la plej grandaj ekspoziciaj organizantoj de la mondo, jam konfirmis sian aliĝon al la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo. Estas la tria fojo, ke la kompanio partoprenas en tiu ĉi ekspozicio. Wolfgang Marzin, ĉefa afergvida oficisto de la kompanio, diris, ke ekde junio la kompanio estis permesita aliĝi al 13 ekspozicioj en Kantono, Ŝanhajo kaj Shenzhen, kaj laŭ tagordo ili aliĝos al pli da ekspozicioj en Ĉinio.”

Borchmann diris, ke kial li menciis novaĵon de la Frankfurta Ekspozicia Limigita Kompanio, ĉar li volas atentigi, ke certe estas ia kaŭzo, ke la kompanio tiel fervore aliĝas al la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kaj krome, Frankfurto estas lia hejmloko. La urbo kun grandega fluhhaveno estas la financa centro de Eŭropo.

Li diris, ke ĉina prezidanto Xi Jinping rimarkigis, ke ekonomia tutmondiĝo estas neinversigebla tendenco de historio kaj liveras grandan movforton por la monda ekonomia kresko. Ĉiuj landoj devas daŭrigi malfermon, oponi protektismon kaj unuflankismon, levi multflankismon kaj duflankan malfermon, akceli ekonomian konenteblecon kaj kune konstrui malferman mondan ekonomion.

Li diris, ke dum la parolado en la malferma ceremonio de la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, prezidanto Xi ripetis la kontinuecon de ĉinaj politikoj pri malfermo kaj konstruado de multpolusa mondo.

Dividu