Varoj kun la valoro de 140 milionoj da juanoj estis venditaj dum ses horoj de rekta elsendo de ĈKG

Lucia Publikigita: 2020-11-08 19:37:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 6a kaj 7a de novembro, ĉirkaŭ 50 milionoj da ĉinoj poŝtelefone rigardis retan ofertadon de produktoj importitaj el eŭropaj landoj. Varoj kun la valoro de 140 milionoj da juanoj estis venditaj dum ses horoj de rekta elsendo. Uzantoj de novmediata platformo de Ĉina Komunikila Grupo ĝuis belajn pejzaĝojn de Italio, Rusio, Francio, Hispanio kaj Germanio kiam ili rete aĉetis lokajn produktaĵojn de la landoj.

La reta ofertado estas organizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), la plej influa amaskomunikilo en Ĉinio, kaj rekte elsendita per ĝia novmediata platformo. Konataj televidaj programestroj aliĝis al la ofertado kaj rekomendis al konsumantoj produktojn el Italio, Rusio Francio, Hispanio kaj Germanio. Kiel noviga bonfara aktivado de Ĉina Komunikila Grupo dum la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, ĝia ĉefcelo estas plibonigi interkompreniĝon inter la ĉina popolo kaj la homoj de la menciitaj landoj.

Hispana ambasadoro Rafael Dezcallar vizitis studion de la rekta elsendo. Eksa franca ĉefministro Jean-Pierre Raffarin kaj rusa ambasadoro Andrey Denisov sendis videaĵojn, esprimante laŭdon pri la ofertado.

Bildo: itala ambasadoro Luca Ferrari sendis videaĵojn, esprimante laŭdon pri la ofertado.

Dividu