Vidu mirindan ĉinan merkaton en ofertado per rekta elsendo

Publikigita: 2020-11-09 14:30:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Dum la 3a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), komercisto de hispana vino Zheng Junjie partoprenis la ofertadon per rekta elsendo organizita de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). Pli ol 200 000 boteloj da vinoj vendiĝis per la rekta elsendo en la vespero de la 7a. Zheng diris, “Vinoj kun la valoro de 3,5 milionoj da juanoj vendiĝis en nur 3 minutoj. 3,5 milionoj da juanoj estas preskaŭ la tutjara vendosumo en Hispanio. La ĉina merkato estas mirinda!”

Per la rekta elsendo, la mondo vidis la grandegan aĉet-povon de ĉinoj. Krom la vino, tiu ofertado per rekta elsendo vendis ankaŭ glaciaĵojn kun la valoro de 3,8 milionoj da juanoj, parfumojn kun la valoro de 4 milionoj da juanoj, elektrajn dentobrosojn kun la valoro de3,2 milionoj da juanoj kaj tiel plu. Dum la ĈIIE, la vendosumo kalkuliĝis al pli ol 140 milionoj da juanoj per nur du fojoj de ofertado per rekta elsendo organizita de ĈKG.

Andrey Denisov, rusa ambasadoro en Ĉinio, alte aprezis ĉi tiun formon de ofertado per rekta elsendo, kaj diris, ke pli multaj ĉinoj sciis pri rusaj produktoj per la rekta elsendo. Hispana ambasadoro en Ĉinio Rafael Dezcallar mem eniris la elsendejon kaj enkondukis la hispanajn manĝaĵojn.

Antaŭ la ĈIIE, multaj kompanioj jam donis atenton al la granda potenco de nova formo de komerco kiel rekta elsendo kaj preparis por ĝi antaŭe, ekzemple, la kompanio Unilever, starigis“la lernejon por interreta famulo”. Tio signifas, ke la fremdaj kompanioj sciis, ke ili devas sekvi la paŝon de Ĉinio en la novigo de merkato por ekspluatado en ĝi.

Laŭ la antaŭkalkulo de la plej alta gvidanto de Ĉinio, la totala sumo de importitaj varoj de Ĉinio en la venontaj 10 jaroj espereble superos 22 duilionojn da usonaj dolaroj. Ĉina merkato, kun la populacio de 1,4 miliardoj, altiras kompaniojn en diversaj landoj. Ĝi ne nur helpos la disvolvon de la ĉina ekonomio, sed profitigos la tutan mondon.

Dividu