“Duobla cirkulado” kaj scienca novigo de Ĉinio havas gravan signifon

Selena Publikigita: 2020-11-10 09:00:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ondřej Geršl el la amaskomunikilo Ĉeĥa 24-Horo diris al nia radio, ke lastatempe homoj donas grandan atenton al elektado de usona prezidento, kaj li volas akcenti, ke en Ĉinio okazis grava afero, kiu donos grandan influon al la mondo, t.e. la proponoj de la Centra Komitato de la KPĈ pri ellaborado de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) pri Nacia Ekonomio kaj Socia Disvolviĝo kaj de la Longperiodaj Celoj de la Jaro 2035.

La proponoj montras, ke necesas formi novan situacion de disvolvado kun la enlanda granda ciklo kiel ĉefa subtenilo kaj kun la duobla cirkulado enlanda kaj internacia kiuj akcelas sin reciproke. “Duobla cirkulado” fariĝis varmaj vortoj. Ondřej Geršl opinias, ke la “duobla cirkulado” estas vojmapo de la ĉina ekonomio ne nur en periodo de la 14a Kvinjara Plano, sed ankaŭ en estontaj longaj periodoj.

Laŭ li, restas granda latenta forto por la ĉina merkato. Ne sufiĉas altkvalitaj varoj kaj servoj en medicino, eduko, prizorgo de maljunuloj, turismo kaj financo. Tial Ĉinio devas reguligi provizan strukturon per reformo, krei enlandan postuladon per novigo kaj altkvalita provizado kaj altigi efikecon de dispono pri resursoj en la sistemo de enlanda ciklo.

Sub tia cirkonstanco, Ĉinio bezonas pli stabilan kaj sekuran industriajn kaj provizajn ĉenojn. Necerteco de la ekstero alportas grandan defion, tial Ĉinio prenas la enlandan grandan ciklon kiel ĉefan subtenilon. Kompreneble tio ne signifas, ke Ĉinio fermos sian pordon. La enlanda ciklo kaj la ekstera ciklo estos reciproke kompletigataj kaj akcelataj. Ondřej Geršl kredas, ke disvolviĝo de la enlanda granda ciklo subtenos la eksteran ciklon en pli granda sfero kaj sur pli alta nivelo.

Mi faras juĝon, ke en tia situacio la monda ekonomio rapide turnos sian atenton al la oriento. Nun industrioj kaj resursoj de manufakturo, scienca novigo, kapitalo kaj talentuloj moviĝas orienten. La mondo probable bonvenigos “ĉinan epokon”.

Li opinias, ke scienca kaj teknika sendependeco kaj memfortigo estas ŝlosilaj faktoroj por sukceso de la “duobla cirkulado”. Estas ege gravaj por Ĉinio jenaj industrioj: duonkonduktanto, kvin-generacia teknologio, interreto de varoj, integra cirkvito kaj biologia medicino.

Ondřej Geršl diris, ke li tre atendas pli altnivelan malfermon de Ĉinio. Povas esti dirite, ke Ĉinio senĉese rapidigas siajn paŝojn en malfermo, ĉar malfermo estas al ĝi urĝa bezono de altkvalita disvolviĝo. Kvankam la internacia situacio estas plena de necerteco, tamen Ĉinio havos pli fortan kaj pli altnivelan malfermon, ol iam antaŭe.

Dividu