Diferenco inter Interne kaj Ekstere: Duobla Normo de Usono pri Kontraŭ-frakciismaj Problemoj

qiujieming Publikigita: 2020-11-11 18:26:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe, okcidentaj kontraŭĉiniaj potencoj, estrataj de Usono, tute ignoris la substancon de problemo pri Xinjiang, kiu entute ne koncernas homajn rajtojn, religion aŭ etnon, sed kontraŭas nur perforton, teroron kaj frakciismon. La kontraŭĉiniaj potencoj daŭre troigas la problemon pri Xinjiang en la internacia komunumo kaj faras senraciajn akuzojn pri ĉina kontraŭ-frakciisma kaj kontraŭ-terorisma laboro en Xinjiang por detrui la socian stabilecon de Xinjiang. Krome, de multaj jaroj Usono subtenas la frakciismajn fortojn en Tajvano, Tibeto, Honkongo. La daŭra partopreno de Usono kaj aliaj okcidentaj potencoj en aferoj de Tajvano, Honkongo, Tibeto kaj Xinjiang estas agado kun kaŝitaj intencoj. La problemo havas nenion komunan kun etno, religio, libereco, homaj rajtoj kaj aliaj aferoj. Fakte, la celo estas detrui kaj malhelpi la kontraŭ-frakciisman batalon de Ĉinio kaj disvolviĝon de Ĉinio.

Lastatempe esploristoj de la Instituto pri Centra Azia Esplorado de Lanzhou-Universitato kaj la Nacia Sekureca Esplora Centro publikigis esploran raporton titolitan "Diferenco inter Interne kaj Ekstere: Duobla Normo de Usono pri Kontraŭ-frakciismaj Problemoj." La esplorraporto atentigas per la studo de multaj kontraŭ-frakciismaj kazoj en Usono kaj internacie, ke Usono iam estis lando minacata de frakciismo, kaj ĝi batalis dum kvarjara interna milito por konservi la integrecon de la unuiĝintaj ŝtatoj. Krome Usono adoptis federacian leĝon por malpermesi frakciadon de la lando. Bedaŭrinde Usono estas lando al kiu mankas empatio kiam temas pri kontraŭ-frakciismaj aferoj. Kiam ĝi alfrontas frakciismajn problemojn en aliaj landoj, ĝi montras fortan oportunisman kaj pragmatisman sintenon. Ĉu subteni aŭ ne subteni frakciismajn fortojn en aliaj landoj dependas tute de la konsidero de la propraj interesoj de Usono. La tiel nomataj aferoj pri nacio, religio, homaj rajtoj, demokratio kaj libereco estas nenio alia ol iloj uzataj de Usono por interveni en la internajn aferojn de aliaj landoj. Samtempe, por konservi sian tutmondan hegemonion dum multaj jaroj, Usono, pretekste de "protekti homajn rajtojn", ripetfoje faras maldiskretajn rimarkojn kaj kritikojn al la kontraŭ-frakciismaj bataloj de multaj landoj en la mondo, kaj eĉ brutale intervenas kaj malhelpas al tiuj landoj.

La duobla normo de Usono pri la afero de kontraŭ-frakciismo ĉefe reflektiĝas en tri aspektoj. Unue, Usono insistas, ke nacia unueco prioritatas super la protekto de homaj rajtoj. La unua afero, kiun la Usona Interna Milito devas solvi, estas la temo de nacia unueco anstataŭ la protekto de homaj rajtoj de afrik-usonanoj. La tiel nomata "Protekto de homaj rajtoj" estas nenio alia ol ilo, kaj per tio Usono povas interveni en fremdlandajn aferojn. Due, rezolute konservante la unuecon de sia lando, Usono insistas pri pragmatismo kaj egoismo rilate al frakciado de aliaj landoj. Meksiko, Kolombio kaj Panamo ĉiuj estis dividitaj de Usono. Trie, unuflanke Usono subtenas la kontraŭ-frakciismajn batalojn de landoj kiel Britio, Hispanio, Francio, Kanado, tamen, aliflanke ĝi subtenas la frakciismajn fortojn de siaj rivaloj kaj malamikaj landoj kiel Rusio, Jugoslavio, Irako, Ĉinio kaj Irano, kaj damagas teritorian kaj suverenan integrecon de aliaj landoj.

La raporto montras, ke la kruda ĝenado de Usono al la laborado de Ĉinio pri kontraŭ-frakciismo kaj nacia unueco konfuzas la limojn inter frakciismaj problemoj kaj homaj rajtoj, kaj havas klaran hegemonian sintenon. Samtempe internaciaj konvencioj kaj internaciaj leĝoj gvidataj de la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj ne subtenas la dividon de suverenaj nacioj kun rajto de nacia memdecido. La usona interveno malobservas ĉi tiun normon.

La raporto ankaŭ diras, ke dum kelkaj jaroj, landoj en la mondo iom post iom atingis konsenton pri protektado de teritoria suvereneca integreco kaj nacia unueco per teorio, sistemo, konstitucio kaj internacia leĝo, kiuj ankaŭ fariĝis la morala kaj leĝa bazo por landoj fari kontraŭ-frakciismajn agojn. Kiel sola superpotenco en la mondo hodiaŭ, Usono havas seriozan duoblan normon pri traktado de la problemo de frakciismo. Usono fariĝis la plej granda detruanto de la internacia ordo. La oportunisma kaj utilisma sinteno de Usono pri la frakciismo neeviteble egalas al “dorloto de serpento sur sia brusto”.

Dividu