En ŝlosila momento la iniciato “kvar komunumoj” difinis la direkton de ŜKO

Xiong Linping Publikigita: 2020-11-11 20:26:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Unu komuna deklaracio, ses proklamoj pri kunlaboro, kunlaboraj dokumentoj en multaj kampoj, ĉi tiuj ĉiuj prezentas riĉajn fruktojn de la videa jarpintkunveno de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo (ŜKO), kiu okazis kiam la epidemio ankoraŭ ŝvebas en la mondo. En la kunveno de la 10-a de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon. Li emfazis disvolvi la “Ŝanhajan Spiriton” kaj faris la iniciaton "kvar komunumoj", kaj tio ne sole difinas la direkton de ŜKO por ties estonta disvolvado, sed ankaŭ riĉigas la enhavon de la homara sortkomunumo. Sekve, tio havas profundan signifon por paca disvolvado de la regiono kaj la mondo.

En la 19-jara travivado de ŜKO tiu ĉi pintkunveno estas ne ordinara. La mondo frontas al la granda pandemio kaj la profunda ŝanĝiĝo nevidita dum cent jaroj, kaj la internacia socio renkontas seriozan elekton inter plurflankismo kaj unuflankismo, malfermo kaj fermo, kunlaboro kaj antagonismo. "Kiel statas la mondo? Kion ni devas fari?" Al tiuj epokaj demandoj necesas respondo racia kaj praktikebla.

En tiu ĉi ŝlosila momento la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo, kies ekonomio kaj loĝantaro kovras respektive 20% kaj 40% de la mondo, kondukata de la "Ŝanhaja Spirito", fariĝis unu el la nunaj gravaj fortoj konstruemaj en la mondo. La "Ŝanhaja Spirito", kiu insistas pri reciproka fido, interprofitigo, egaleco, interkonsiliĝo, respekto al diverseco de civilizacio, kaj serĉado al kuna disvolvado, estas sukcesa kodo de potenciĝo de ŜKO kaj ankaŭ sekreto por respondi al "epokaj demandoj".

Kiel disvolvi la"Ŝanhajan Spiriton"? En ĉi-foja pintkunveno de ŜKO la ĉina plej alta gvidanto unuafoje proponis gravan iniciaton, tio estas, kvar komunumoj por sano, sekureco, disvolvado kaj kulturo, kiuj elmontras la disvolvan kvintesencon de ŜKO kun specialaj karakterizoj, kaj la iniciato donas "ĉinan projeton" al la mondo, kiu restas en krizo.

Kiel iniciatinto kaj membrolando de ŜKO Ĉinio baldaŭ iros en novan disvolvofazon kaj bonvenigas ĉiujn membrojn de ŜKO kapti la novan disvolvan bonŝancon de Ĉinio, lasi la "Ŝanhajan Spiriton" pli brila en la nova epoko, kaj doni pli multe da certeco al la mondo necerteca.

Dividu