Kiel Pudong kolektis siajn fortojn por novigado?

Mirinda Publikigita: 2020-11-15 15:22:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Plenforte fariĝi nova motoro de novigado kaj nova altaĵo de memdecida novigo estas nova tasko de Pudong de Ŝanhajo en nova starpunkto. Kiel ŝlosila motoro de ekspluatado kaj malfermo de Pudong je 30 jaroj, novigo troviĝas en kerna loko de gravaj planoj. Ĉar tio konformas al longperioda celo de Ĉinio por fariĝi sciencteknika potenco kaj grava dispozicio de la 14a kvinjara plano pri ŝtata disvolva strategio.

Por respondi al la demando de la internacia komunumo “Kiel Pudong fortigos la novigan motoron por ludi ekzemplan rolon en la ŝilosila momento de pli altnivela reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio”, oni parolas ekde la konstruaĵo aspekta kiel “naŭtilo” de la urbo.

La konstruaĵo nomiĝas Ŝanhaja Lumfonto, estas la unua 3a generacia sinkrona radiada lumfonta instalaĵo, kiu radias la mondon malpli grandan ol unu mikrono. Multaj scienctenikaj atingoj rilatas al tiu giganta instalaĵo. Tio forte pruvis, ke la latento akumulita en bazaj sciencoj estas “magia ŝlosilo” al memdecida novigado.

Estas kompreneble, ke noviga disvolviĝo estas “sinteza demando”. Transformiĝo de sciencteknikaj fruktoj al reala produktkapablo estas grava por bona noviga ekologio. La artefarita intelekta insulo de Zhangjiang, Pudong estas kreskanta insulo de noviga ekologio.

Dum la epidemio, multiĝis mendiloj pri desinfektaj robotoj en publikaj lokoj. Por kontentigi la bezonon, la provizkomercisto de medicinaj robotoj trovis solvan projekton en la menciita insulo. Fakte similaj aferoj ofte okazis en la artefarita intelekta insulo de Zhangjiang.

Scienteknika novigo estas decidita de talentuloj. En la lastaj jaroj Pudong ellaboris serion da politikoj pri talentuloj kaj akumulis fortan energion pri novigado. Nun Pudong allogis 1,45 milionojn da talentuloj, okupante kvaronon de la konstanta populacio de la loko.

Sciencteknika novigado ankaŭ multe rilatas al kapitala subteno. Ĉinio per sistema novigado aktive sin akordigis kun la matura internacia kapitala merkato kaj alportis pli da fontoj al sciencteknika novigado.

La atingoj de Pudong en la pasintaj 30 jaroj estis akiritaj en malferma medio. Estas same en la estonteco. Memdecida novigado ne signifas pordfermitan novigon, sed bezonas pli altnivelan reformon kaj malfermon. En tia maniero, Pudong fariĝos centra ĉeno de enlanda granda cirkulo kaj strategia ligilo de enlanda kaj internacia duobla cirkuloj. Tutmondaj sciencteknikaj entreprenoj koncentriĝaj en Pudong certe akiros pliajn fruktojn en tiu fekunda tero de sciencteknika novigado.

Dividu