Kial mondo miras superatendan resaniĝon de ĉina ekonomio

Lucia Publikigita: 2020-11-17 20:49:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“La ĉina ekonomio akcelis sian resalton en oktobro, firmigante la pozicion de Ĉinio kiel la sola grava ekonomio kiu realigis kreskon ĉi-jare,” Bloomberg tiel taksi, post kiam Ĉinio publikigis siajn ekonomiajn datumojn de oktobro.

En oktobro ĉina ekonomia daŭre realigis resaniĝon. Ekzemple, la aldonvaloro de industriaj entreprenoj pliiĝis je 6,9%, tio estas pli alta je 2,2 kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro, kaj je 6,5% plialta ol la prognozo de Reuters.

La plibonigo de la postulo ankaŭ estas okulfrapa, kaj la resaltiĝo de konsumado daŭre pliigas sian subtenon al la ĝenerala ekonomio.

En oktobro, la totala podetalado de konsumvaroj en Ĉinio atingis 3857,6 milionojn da juanoj, je 4,3 procentpunktoj pli alta ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.

Nuntempe, la signaloj pli kaj pli klariĝas, ke la ĉina ekonomio firme iras sur la vojo de daŭra resaniĝo.

En la unuaj 10 monatoj ĉi-jare, la aldonvaloro de altteknologia fabrikado pliiĝis je 5,9% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. La kresko estis pli rapida ol tiu de grandaj industriaj entreprenoj.

Malgraŭ la necertecoj de la ekstera disvolva medio kaj iuj longdaŭraj amasigitaj strukturaj kontraŭdiroj en Ĉinio, Ĉinio ankoraŭ bezonas klopodi por firmigi la fundamenton por daŭra ekonomia disvolviĝo. Tamen la daŭra resaniĝo de la ĉina ekonomio fariĝis ĝenerala atendo.

Dividu