Propono de Xi montris direkton por BRICS-landoj sub komplika situacio

Yu Publikigita: 2020-11-18 19:21:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ni estas en sama ŝipo kaj devas kapti ĝustan direkton kaj ritmon, kiam ni alfrontas venton kaj ondegojn,” diris ĉina prezidanto Xi Jinping marde vespere en parolado al la 12a pintkunveno de BRICS per video-konekto.

Kiel gvidanto de evoluantaj landoj, BRICS, la akronimo de novmerkata bloko konsistata el Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko, estas nemankigebla forto por disvolviĝo de la tuta mondo. La mondo spertas grandan ŝanĝiĝon nevideblan dum jarcento kaj ankaŭ la kronvirusan pandemion, kun pliiĝantaj deficitoj de regado, fido, evoluigo kaj paco, kaj ankaŭ BRICS-landoj alfrontas defiojn. Tial iuj okcidentaj mediatoj sensaciigis la tiel nomatan “paliĝon de BRICS”, kun la intenco malfortigi fidon al la mekanismo de BRICS.

La plej alta gvidanto de Ĉinio faris firman strategian juĝon, dirante, ke la epoka temo de paco kaj disvolvado restas senŝanĝa, kaj la tendenco de monda multpolusiĝo kaj ekonomia tutmondiĝo estas neinversigebla. La juĝo firmigis fidon al pli forta kunlaboro de BRICS-landoj. Por intensigi kunlaboron, Xi proponis persisti en multflankismo, fari sinergion, daŭrigi reformon kaj novigadon, prioritatigi popolan vivtenon kaj antaŭenigi verdan kaj malaltkarbonan disvolviĝon. Li klare esprimis oponon kontraŭ unuflankismo, transigo de respondeco, kaj protektismo.

Ĉinio ĉiam akcelis kontraŭpandemian kunlaboron kun aliaj membroj de BRICS per efektivaj agoj. Ĝi komencis la triafazan klinikan provon de vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso kun Rusio kaj Brazilo, promesis liveri vakcinojn al membroj de BRICS kaj starigis centron de esploro kaj ekspluatado de vakcinoj. Rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke la sukceso de Ĉinio en batalo kontraŭ la epidemio estas ekzemplo lerninda por aliaj landoj, kaj esprimis subtenon al la propono de Ĉinio okazigi simpozion de BRICS-landoj pri tradicia medikamento.

Dum la parolado, Xi alvokis senŝanceliĝe konstrui malferman mondan ekonomion kaj intensigi kunlaboron en teknologia novigado, kaj anoncis konstrui en la ĉina urbo Xiamen novigan bazon de partnereco de nova industria revolucio inter BRICS-landoj, kio ne nur servos al tiuj landoj realigi pli altkvalitan kaj elastan disvolviĝon, sed ankaŭ injektos novan energion por renormaliĝo de la monda ekonomio.

Dividu