Kion alportos nova situacio de disvolvado de Ĉinio

Selena Publikigita: 2020-11-20 10:37:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Ni ne revenos al la pasinteco, nek strebos al fermita kaj ekskluziva bloko.” Tion ĉina prezidanto Xi Jinping diris dum parolado en Dialogoj de Ĉefaj Afergvidaj Oficistoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) ĵaŭde per videoligo en Pekino. Xi refoje akcentis la novan situacion de disvolvado de Ĉinio, kiu absolute ne estas fermita interna ciklo, sed malfermita formo kun la duoblaj cirkuladoj enlanda kaj internacia kiuj akcelas sin reciproke.

Kion Ĉinio povas fari? Kion alportos Ĉinio al la mondo? Tiuj estas du demandoj atentatataj de la mondo dum la speciala momento, kiam la kronvirusa pandemio rapidigas grandajn ŝanĝiĝojn de la mondo. Xi faris klaran juĝon: formo de la nova situacio de disvolvado estas strategia elekto de Ĉinio kun ĝenerala konsidero pri propraj disvolvaj stadio kaj kondiĉo, ekonomia tutmondiĝo kaj ŝanĝiĝoj de la ekstera medio.

Olaf Kiesewetter, plenuma ĉefadministranto de UST, germana provizanto de aŭta sensoro, diris, ke danke al la ĉina merkato, ilia negoco en la tria trimestro estas tiel kontentiga.

“Ĉinio sin dediĉos plu por stimuli merkatan potencialon kaj krei pli da ebleco por aliaj landoj”, “Ĉinio akcelos pli larĝan malfermon por dividi oportunojn kun aliaj landoj”, “Ĉinio profundigos kunlaborojn kaj realigos reciprokprofitan kungajnon kun aliaj landoj”---meze de tiuj menciitaj tri kampoj, troviĝas unu ŝlosila vorto, t.e. “kundivido”, kio montras sincerecon kaj respondecon de Ĉinio por antaŭenpuŝi reprosperiĝon de la monda ekonomio kaj komunan disvolviĝon kun diversaj landoj de la mondo.

De malaltigo de tarifoj kaj kosto pro malsamaj regadaj strukturoj ĝis subskribo de altnivelaj liberkomercaj interkonsentoj kun multaj landoj kaj komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, Ĉinio havas klaran planon kaj konkretajn rimedojn por krei pli da merkataj postuloj kaj liveri komunajn oportunojn kaj kungajnan spacon. Hahn Automation, germana produktanto de industriaj robotoj planas konstrui novan fabrikon en Ĉinio kun investo de milionoj da eŭroj, kio estas rigardata de Reuter kiel “ambicia plano”.

Lastatempe Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) estis subskribita, kiu akcelas starigon de la plej granda liberkomerca regiono en la mondo kaj antaŭenigas procezon de azi-pacifika liberkomerca regiono. Kiel firma subtenanto de kunlaboroj de la azi-pacifika regiono, Ĉinio nun laboras kun aliaj ekonomioj por akceli realigon de la azi-pacifika liberkomerca regiono, kio kontribuos forton al kreskado de la monda ekonomio.

Dividu