Kune starigi la azia-pacifikan sortkomunumon kaj komenci novan etapon de APEK

Publikigita: 2020-11-21 17:25:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

“Kune starigi la azia-pacifikan sortkomunumon” - la 27-a neoficiala kunveno de gvidantoj de la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK), videe okazigita en la 20-a de novembro, atingis la celon, kaj donis al APEK direkton por 20 jaroj en la estonteco.

La 27-a neoficiala kunveno de APEK, kiun videe ĉeestis la ĉina ŝtatprezentanto Xi Jinping vespere de la 20-a de novembro, estas grava kunveno por ligi la pasintecon kun la estonteco. En sia parolado Xi diris, ke ĉi-jare unu el la plej gravaj taskoj de APEK estas lanĉi kunlaboron kun belaj perspektivoj post la jaro 2020.

El tiuj ĉi novaj perspektivoj fariĝos programaj dokumentoj de kunlaboro de APEK por 20 jaroj en la estonteco. Xi diris: “Ni devus preni tion ĉi kiel novan ekirpunkton kaj komenci novan etapon de la azia-pacifika kunlaboro.

En tiu ĉi neoficiala kunveno Xi Jinping detale eksplikis la profundan enhavon de la “azia-pacifika sortkomunumo” el la kvar rilatoj: malfermo en inkluziveco, kresko en novigo, interkomuniko en ĉiuj flankoj, kaj kungajno en kunlaboro, kaj per tio indikas la direkton por APEK.

La 15-an ĉi-monate Ĉinio kaj 14 aliaj landoj oficiale subskribis la Regionan Ampleksan Interkonsenton pri Ekonomia Partnereco. La mondo opinias ĝenerale, ke tio estas venko de plurflankismo kaj liberkomerco. En sia parolado en la 20-a de novembro Xi diris, ke Ĉinio bonvenigas la subskribon de la Regiona Ampleksa Interkonsento pri Ekonomia Partnereco, kaj konsideras ankaŭ aktive aliĝi al la Ampleksa kaj Progresema Trans-Pacifika Partnereca Interkonsento.

En la sama tago Xi faris firman rimarkon: Ĉinio daŭrigas sian subtenon al disvolviĝo de APEK kaj neniam ŝanceliĝos en fiksiĝado en Azi-Pacifiko, konstruado de Azi-Pacifiko kaj kreo de feliĉo al Azi-Pacifiko. Kune starigi la azia-pacifikan sortkomunumon estas la sinteno de Ĉinio kaj ankaŭ la reala agado de Ĉinio.

En sia parolado Xi citis la proverbon de Malajzio, la gastiganto de APEK: “Kune grimpi, kiam aperas monto; kune transsalti, kiam aperas fosaĵo.” Kiel la plej energia, plej vigla, ter-parto de ekonomio en la mondo, APEK devus kune konstrui la azia-pacifikan sortkomunumon, ĉar tio koncernas la evoluadon de la regiono, la feliĉon de la popoloj kaj la futuron de la mondo.

Dividu